Esperanta Civito

Kamiŝibajo en esperanto kontraŭ perforto al virinoj

"La kamiŝibajo estas tute nova teatra ĝenro en la esperanto-literaturo, danke al la originala verkado de nia aŭtoro Giorgio Silfer" tiel d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, enkondukis la dektrian Literaturan Kafejon organizitan de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko hieraŭ en Budapeŝto.

"Verdire kamiŝibajo estas kaj teksto kaj bildaro: pro ĉi-lasta mi dankas al kolego Tihomir Lovriĉ el Kroatio" precizigis Giorgio Silfer, antaŭ ol prezenti sian fabelon por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj "Karmezina renkontis Lupon".

La kamiŝibajo, en dek ses scenoj, prezentas tute originalan interpreton pri la fabelo de Ruĝa Ĉapuleto. Oportune ĝi premieris en Hungario kelkajn tagojn post la Internacia Virina Tago, ĉar ĝi estas interesa verko kontraŭ perforto al virinoj, speciale al knabinoj.

[HeKo 554 2-B, 21 mar 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0547 s s