Esperanta Civito

Pri Ukrajno UEA pozicias por Okcidento

Ankaŭ Universala Esperanto-Asocio pozicias por Okcidento en la ukrajna krizo, kun jam sangaj bataloj inter ukrainoj kaj rusoj, post la relative trankvila secesio de Krimeo. Tion oni deduktas el iom kontraŭdira deklaro el Roterdamo, fare de s-ro Osmo Buller, direktoro. La kontraŭdiro estas plurflanka: ĝi koncernas la historian sintenon de UEA okaze de pli fruaj secesioj, sed ankaŭ la organizan statuson de la societoj aliĝintaj al landa asocio. Sed ni iru laŭorde.

Koncerne la statuson de la ŝtato kies ĉefurbo estas Kievo, s-ro Buller asertis publike: "UEA sekvas la politikon de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu Krimeo apartenas al Ukrainio. [Ukrajno] Tial niaj delegitoj en Krimeo daŭre aperos en la sekcio <Ukrainio> de la Jarlibro."

Tio signifas originalan interpreton pri la politika neŭtraleco de la asocio: UEA ne estus politike neŭtrala, ĝi nur sekvus la decidojn de UN, eĉ se ili ne estus unuanimaj, kiel en la nuna kazo, kun du potencoj (Rusio kaj Popola Ĉinio) kiuj kontraŭas aŭ sindetenas pri la oficiala UN-pozicio. Estas rimarkinde, ke la revenon de Krimeo al Rusio agnoskis deko da ŝtatoj, kun kiuj Okcidento ne havas tiel bonajn rilatojn: Nord-Korea Respubliko, Kubo, Belorusio, Sirio, Venezuelo, Nikaragvo, Sudano, Bolivio, Zimbabvo...

En dua publika deklaro, la ŝajne sola proparolisto de UEA opinias ke "eventuala transiro de la Jalta klubo [Krimeo] al la landa asocio en Rusio ne kaŭzus problemojn, ĉar UEA ne bezonas ricevi oficialan sciigon pri la afero. La landaj asocioj bezonas anonci al UEA nur sian membronombron. La nomojn de siaj individuaj kaj eventualaj grupaj membroj ili bezonas anonci nur, kiam ili petas la statuson de aliĝinta landa asocioj de UEA. En la kazo de REU tio okazis en 1991." Tio signifas ke, se loka grupo aliĝinta al Germana Esperanto-Asocio decidus aliĝi al Svisa Esperanto-Societo, laŭ Roterdamo ĉio estus en ordo...

Politike paradoksa estas la konduto de UEA kaj rilate al UN kaj rilate al secesiaj aŭ apartismaj precedencoj. Se temas pri UN, ekzistas ankaŭ la artikolo 1, paragrafo 2 de la Ĉarto, kiu indikas kiel celon de UN "Disvolvi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto kaj sur la principo de la rajtegaleco kaj de la memdetermino de la popoloj". La principo de memdeterminado iĝis definitiva normo de internacia juro en 1966, per la Internacia Pakto pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, ratifita poste de la UN-membroŝtatoj.

Se temas pri precedencoj, la UEA-Komitato rapidis agnoski la novajn respublikojn naskitajn el la Jugoslavia kolapso, en la 1990aj. Aliflanke, Roterdamo rapidis konformiĝi al deziro de esperantistoj en Popola Ĉinio, kiuj protestis pri la flago de la alia Ĉinio, nomata Tajvano, en la listo de landaj asocioj, komence de ĉi tiu jarcento.

La pozicio de Roterdamo ne nur apogas Okcidenton, sed ankaŭ aŭguras reziston kontraŭ eventualaj secesioj/sendependiĝoj en Eŭropo, kiel por Skotlando kaj Katalunio, aŭ ekster Eŭropo (kiel por Tibeto). Katalunistoj fakte konas kaj malaprezas tiun reziston, kongruan ankaŭ al oficiala UEA-lingvopolitiko pri kiu nek ili nek aliaj (ekzemple la raŭmistoj) diverskiale konsentas.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 555 9-A, 16 apr 14]

Komentarias c-ano Bertil Nilsson:
La nuna konfuzo pri neŭtraleco en UEA simple dependas de la genia problemsolvo de Lapenna. Li volis sponsorigi UN-on por esperanto kaj li samtempe bezonis facilan kaj praktikan difinon de neŭtraleco por la UEA-membroj. Tial li jene pragmatis: politiko de UN egalas neŭtralecon. Kvankam li laŭ mia scio neniam eksplicite diris tion. Sed li sciis pli lerte navigi ol la nunaj gvidantoj de UEA.

Respondas la aŭtoro:
La trupoj batalantaj en la korea milito komence de la 1950aj, por la suda flanko, estis engaĝitaj nome de UN, kaj en UN antaŭ trideko da jaroj ankoraŭ ne "membris" pli ol triono de la tiama homaro, inkluzive de Popola Ĉinio kaj Indonezio. Mi skeptikas pri la fakto, ke prof. d-ro Lapenna ne sciis pri tio.

Komentarias c-ano Carlo Minnaja:
la pozicio de UEA estas la ĉiama apoga al UN, kiel prave atentigas Bertil Nilsson; [1] HeKo sin esprimas pri ĝi negative, alprenante maloportunan pozicion, pri kiu la Civito estis neniam pridemandita. [2] Prefere ne negativi ol riski esti dementita. [3] "sole ŝajna proparolisto" estas moka epiteto, tute same s-ro Silfer estas la sole ŝajna proparolisto de plurmembra civitanaro (ĉu kelkaj centoj?); prefere ne moki, kiam oni povus esti siavice objekto de sama moko. [4] La komparo kun germana grupo kiu aliĝus al SES estas pli ol stulta; jes ja, oni povus ankaŭ prognozi ke morgaŭ la suno ne leviĝos... [5] Maloportuna evidentigo de rezisto de katalunoj (ĉu ĉiuj?) al la maniero de UEA enjarlibrigi; [6] absolute falsa la entreno de raŭmistoj (kiu pretendas paroli reprezente de ili? kiuj ili estas? kiu estas ilia proparolanto?). La Konsulo rajtu paroli nome de la Civitanoj, neniu rajtas paroli nome de la raŭmistoj, cetere aro nedifinita kaj ampleksanta preskaŭ ĉiujn E-praktikantojn. Ni ĉesu paroli pri raŭmismo kiel opozicia al io kaj kiel ideologio, ni spiru sen sinklasado kaj sin enfermo en geton.

Respondas la aŭtoro:
[1] Ne temas pri pozicio de la Esperanta Civito, sed persona de la aŭtoro (artikolo indeksita per A, ne per C, kaj subskribita).
[2] Ne estas negativa pozicio, nur konstato ke UEA alprenas (nerekte) politike malneŭtralajn poziciojn: ja ekzistas rajto je opinio.
[3] Tiel longe kiel nur s-ro Buller sin esprimas pri la temo, li restas la ŝajne sola proparolisto, sen ajna moko (atentu pri la sinsekvo -E -A, ĉar la signifo ŝanĝiĝas).
[4] Vi pravas, temas pri paradoksa komparo: nur stulta germano hodiaŭ emus aliĝi al SES...
[5] Ne temas pri katalunoj, sed pri katalunistoj. Nenio maloportuna en la informa konstato ke ekzistas malsamaj lingvopolitikoj ol tiu de UEA.
[6] La Konsulo ne sin esprimis, tiurilate. Pri la difino de raŭmistoj eblas legi aliloke en la retejo, klakante la unuan paĝon.



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0560 s s