Esperanta Civito

Papo Benedikto XVI bondeziris en esperanto

Unu miliardo da homoj tra la mondo aŭskultis la benon de Papo Benedikto XVI hodiaŭ tagmeze el la Sankta Petro. La antaŭlasta el la 61 bondeziraj lingvoj estis esperanto: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!". La lasta lingvo estis latino.

En la placo ĉeestis grupeto de esperantistoj, kiel kutime gvidata de c-ano Giovanni Conti, kandidato de la Blanka Listo al la Senato de la Esperanta Civito en 2001. Inter ili estis ankaŭ la eliranta senatano Andrea Montagner kaj la prezidanto de UEA, Renato Corsetti (kandidato por "Partito dei Comunisti Italiani" en lastatatempa baloto en Romo).

La beno de Benedikto XVI venis post mallonga sed intensa mesaĝo, kiu specife tuŝis la problemon de la spirita kaj materia malriĉeco en la mondo. Dum ĉi tiuj tagoj en Romo ardas polemiko pro la (sin)mortigo de dumviva totala paralizito Pier Giorgio Welby, ano de romkatolika familio. La eklezio rifuzis la religian entombigon.

La unua romkatolika papo kiu bondeziris en esperanto estis Johano Paŭlo, en Pasko 1994.

[HeKo 319 3-A, 25 dec 06]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0603 s s