Esperanta Civito

Naturamika Internacio pri Eŭropa Unio

Eŭropo devas relanĉi la sociekologiajn defiojn: klara engaĝo estas esenca okaze de la EU-Parlamenta baloto, 22-25 majo 2014.

La intertraktadoj inter Usono kaj Eŭropa Unio pri la Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco (TKIP) estas simptomaj: preskaŭ nur je fermitaj pordoj kaj kun intensiva "konsultado" el la negocaj lobioj, novaj reguloj establiĝas por "sentarifaj baroj" -- inkluzive laborkondiĉojn, mediprotektajn normojn, nutronivelajn normojn aŭ la kondiĉojn de la publika merkato.

Michael Müller, federacia prezidanto de la Germanaj Naturamikoj, deklaris: "TKIP forte restriktus la suverenajn rajtojn de la koncernataj ŝtatoj, kiuj fariĝus ostaĝoj de la merkato. El tio rezultus pli grava ekonomia krizo, kreskanta socia diverĝo, marĝenigo de ekologio kaj febligo de demokratio."

La elektoj por la EU-Parlamento decidos ankaŭ ĉu Eŭropo estos pli kaj pli allasita al la merkatoj aŭ ĉu socialaj, ekologiaj kaj demokratiaj normoj regos tiujn merkatojn. Aliflanke populisme dekstremaj partioj utiligas ĉi tiun krizon por akiri pli da voĉoj, ripetante ksenofobiajn kaj protektismajn sloganojn.

Ni bezonas Eŭropon kiu relanĉas la sociekologiajn defiojn de la 21a jarcento. Ni bezonas solidarecon en Eŭropo, prioritaton por la laborsekureco, pensian garantion, klerigadon kaj formadon anstataŭ nura merkata orientado. Ni bezonas devigi la riĉulojn kontribui al la publika buĝeto, anstataŭ savi bankojn kaj iliajn altriskajn operaciojn kaj tiel, je la kosto de la komuna kaso kaj tial de la popolo. Ni bezonas aktivajn politikojn pri klimato kaj medio, por haltigi la jam ekintajn klimatoŝanĝojn, por subteni sanan kaj daŭreblan nutradon protektante la oceanojn, kaj ni bezonas batali kontraŭ la erare industriigitan agrikulturon.

En tiu perspektivo necesas klara engaĝo de la gecivitanoj en la venontaj EU-elektoj unuflanke, kaj aliflanke la programoj de la kampanjantaj partioj estas strikte analizendaj: ĉu ili akceptas la sociekologiajn defiojn, aŭ ĉu ili oferas la interesojn de la gecivitanoj sur la altaro de la "merkato", aŭ ĉu ili estas nur populisme voĉrikoltaj, kultivante nur la proprajn, naciajn ĝardenojn -- denove je kosto de la voĉdonantoj.

(Anita Pinter, Naturfreunde International, Vieno)

[HeKo 556 9-B, 1 maj 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0589 s s