Esperanta Civito

Kompleta la 37a jarkolekto de "Literatura Foiro"


La unua literatura esperanto-gazeto "La Revuo" estas unu el la akcentoj en la decembra numero 224 de la revuo "Literatura Foiro", per eseo de Giorgio Silfer.

Diversaj literaturaj premioj estas en la fokuso: la Nobela por la turka Orhan Pamuk (artikolo de Jordan Slavejkov), Goncourt kaj tiu de la Franca Akademio por la usona Jonathan Littell, Prix Femina por la kanaddevena Nancy Huston (artikolo de Ljubomir Trifonĉovski). La legantoj de LF elektos inter ses prozaj libroj la PEN-Premion "La Verko de la Jaro 2006": en la numero estas la balotilo.

Originala literaturo: poemoj de Nicolino Rossi kaj Petro Palivoda, humura rakonto de Tim Westover. Traduka literaturo: Carlo Minnaja pri "La Gefianĉoj" de Alessandro Manzoni (trad. Battista Cadei), recenzoj de Julian Modest pri "Toldi" de János Arany (trad. Marton Fejes) kaj de Milena Georgieva pri "Mio, mia filo" de Astrid Lindgren (trad. Leif Nordenstorm).

"Paula Märthi estis ja Aldo de' Giorgi" informas la revuo kaj prezentas la faktojn. Sigurdur Peturssson intervenas en la debato inter Dimitar Haĝiev kaj László Radacsy pri la altrudo de etnolingvaj signifoj al E-vortoj (ekinta en la aprila LF 220). Christian Declerck prezentas sian opinion kadre de la debato pri la morto de Jesuo (komencita per artikolo de Dimitar Haĝiev en LF 216). Haĝiev mem prezentas nun la fenomenon "bogomiloj" de la deka jarcento, kiu donas sian signifan influon en Eŭropo, de oriento al okcidento.

Muzika kulturo: Milena Makaveeva prezentas la kompaktdiskon de Vera Jordan "Esperanta voĉo". Teatra rubriko: 80-jara jubileo de Jerzy Fornal kaj kurtenoj por Teo Jurukov.

Roman Dobrzynski respondas al la recenzo de Zofia Banet Fornalowa en LF 220 pri la libro "La Zamenhof-strato" kaj por plipezigi sian pozicion alvokas la helpon de L. C. Zaleski-Zamenhof, kies letero same trovas lokon en la numero.

Revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Gi estas organo de la Esperanta PEN-Centro kaj oficiala informilo de la Lingva Komitato de la Esperanta Civito. Ĉefredaktoro
Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo [ĉe] softhome.net. Perantoj en 38 landoj. Internacia abontarifo 33,- EUR, aervoja suplemento 8,- EUR. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo (50%), Afriko (50%) kaj Latin-Ameriko (33%). Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 zzzzz (Svislando): rete lf-koop [ĉe] esperantio.net.

Leginda revuo, daŭre je via dispono!

[HeKo 319 4-B, 26 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0278 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0575 s s 
  Total: 0.0853 s s