Esperanta Civito

Esperanta PEN-Centro en aliaj kongresoj

Sub la prezido de c-ano György Nanovfszky kunvenis hodiaŭ en Budapeŝto ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko la ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro.

La Asembleo enkondukis definitive novaĵon en la strategion de la societo, celanta reprezenti la esperanto-literaturon en la verkista mondo. Kvankam prioritate ĝi partoprenas per propra delegacio en la PEN-mondkongreso, ekde ĉi tiu jaro laŭeble niaj verkistoj ĉeestos aliajn beletristajn kongresojn, ekzemple laŭ difinitaj ĝenroj, kiel sciencfikcio, aŭ specifaj fakoj, kiel okazis en 2008 por WALTIC.

Aldone, la Asembleo ratifis la evoluon al partneraj rilatoj kun aliaj PEN-Centroj kaj PEN-Komitatoj, kiel tiuj establitaj kun la Okcitana kaj kun la Komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj.

La Komitato, elektita por la mandato 2014-2016, konsistas el c-anoj Bertil Nilsson (prezidanto), György Nanovfszky (vicprezidanto) kaj Walter Żelazny (sekretario). Revizoroj estas c-anoj Georgi Mihalkov kaj Giorgio Silfer.

[HeKo 557 6-B, 15 maj 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0728 s s 
  Total: 0.0878 s s