Esperanta Civito

Interogacio de Karibe pri la morto de Trifonĉovski


Dum la ĵusa Senata sesio la Kapitulo respondis, pere de la vickonsulo pri internaj aferoj, c-ino Miroslava Kirova, al interogacio de sen. Riichi Karibe, de la Verda grupo, pri la forpaso de Ljubomir Trifonĉovski.

Sen. Karibe demandis: a) ĉu estas rilato inter la traŭmato [tra]suferita en februaro 2013 kaj lia morto okazinta en decembro 2013; b) ĉu eblas ricevi detalan informon pri tiu traŭmato kaj pri la morto mem.

Surbaze de aserto farita de la advokato-notario de la forpasinto, eblas respondi jese al la unua demando: la pulma embolio estis fora sekvo de la traŭmato. La aserton donis la advokato telefone al c-ino Kirova.

Pli longa kaj artikita estis la respondo al la dua demando, kiun la geparlamentanoj ricevos en aparta skriba komuniko. El la polica protokolo, citita de c-ano Jordan Slavejkov, rezultas ke temis pri hejma akcidento. La konkludo de la vickonsulo pri internaj aferoj estas, ke la traŭmato "ne okazis pro kaŭzoj dependaj de lia ofico en la Esperanta Civito".

La demandinto deklaris sin kontenta pri la respondoj.

[HeKo 557 8-C, 16 maj 14]
Esperanta Civito

Warning: Cannot modify header information - headers already sent by (output started at /home/clients/b12091475cadbcfd992ee5bc32fbe1e6/web/malnova/manager/includes/document.parser.class.inc.php:467) in /home/clients/b12091475cadbcfd992ee5bc32fbe1e6/web/malnova/manager/includes/document.parser.class.inc.php on line 431
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« PHP Parse Error »
 
PHP error debug
  Error: Cannot modify header information - headers already sent by (output started at /home/clients/b12091475cadbcfd992ee5bc32fbe1e6/web/malnova/manager/includes/document.parser.class.inc.php:467) 
  Error type/ Nr.: Warning - 2 
  File: /home/clients/b12091475cadbcfd992ee5bc32fbe1e6/web/malnova/manager/includes/document.parser.class.inc.php 
  Line: 431 
  Line 431 source: header($header);  
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0542 s s