Esperanta Civito

Eŭropo dizertas "eŭropan" lingvoekzamenon


Post tri jaraj sesioj eblas statistika komparo pri la "tutmondaj ekzamentagoj" organizitaj de Edukado.net nome de Universala Esperanto-Asocio, kiel ekstera giĉeto de ITK, la institucio en Budapeŝto kiu disdonas lingvodiplomojn laŭ nur tri el la ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Kompreneble neniu hungara urbo partoprenis en la sesioj.

En 2012 okazis ekzamenoj en 29 urboj (17 en Eŭropa Unio), por sume 356 kandidatoj (166 en EU). Distribuo laŭ niveloj: B.1 - 141; B.2 - 112; C.1 - 103. Plej multaj kandidatoj en Francio, Rusio, Meksiko. Proporcio urboj/kandidatoj: po 12,27.

En 2013 okazis ekzamenoj en 24 urboj (13 en Eŭropa Unio), por sume 239 kandidatoj (107 en EU). Distribuo laŭ niveloj: B.1 - 113; B.2 - 73; C.1 - 79. Plej multaj kandidatoj en Francio, Meksiko, Brazilo. Proporcio urboj/kandidatoj: po 9,95.

En 2014, antaŭ nur ok tagoj, la ekzamenoj disvolviĝis en 17 urboj (preskaŭ ĉiuj ekster Eŭropa Unio), por sume 165 aliĝintoj (31 en EU). Nekonata la distribuo laŭ niveloj. Plej multaj kandidatoj en Popola Ĉinio, Francio, Suda Koreio. Proporcio urboj/kandidatoj: po 9,70.

De jaro al jaro malkreskas la nombroj, kaj preskaŭ nuliĝis la intereso en la eŭropuniaj landoj, escepte de Francio.

(fonto: Edukado.net)

[HeKo 558 6-A, 26 maj 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0589 s s