Esperanta Civito

Plurnivela Internacia Kursaro 2014 de KCE


De la 14a ĝis la 19a de julio 2014 Kultura Centro Esperantista organizas sian tradician Plurnivelan Internacian Kursaron, al kiu jam aliĝis personoj el diversaj lingvoareoj. La 20an okazos lingvotesta sesio por ĉiuj.

PIK 2014 proponas tri gradojn (A, B, C) laŭ LTSEC, sub la gvido de gec-anoj Giorgio Silfer (A, parte C), Perla Martinelli (B) kaj Marie-France Conde Rey (parte C). La kursoj disvolviĝos matene kaj paralele, kun kelkaj esceptoj.

La partoprenontoj havas la eblecon tranokti en la ĉambroj de la Esperanto-Domo kaj aliaj najbaraj apartamentoj, en Ĉaŭdefono, kaj konsumi komunajn manĝojn en la kantino de KCE.

La kursokotizo mem estas 120,- svisaj frankoj; por la ceteraj servoj (loĝado kaj manĝoj) dependas de tio kion oni mendas. Ne pli ol sume 30 partoprenontoj estas akcepteblaj: bonvolu rapidi!

Informas: kce ĉe esperantio.net / telefono (41) 32 9267407.
[HeKo 558 8-B, 28 maj 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2182 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.2605 s s