Esperanta Civito

Pli dikaj numeroj de "Literatura Foiro"

Post konsultiĝo interna al la redakcio de "Literatura Foiro" kaj la koncerna opinio de la eldonejo, la plej vivopova kultura revuo en esperanto (jam 44 jaroj senĉese, sume 269 numeroj) survojas ne al plioftiĝo (restos ses numeroj jare) sed al plidikiĝo (ĝis maksimume 80 paĝoj numere, anstataŭ la nunaj 56), kompreneble sen reklamo.

La ekstraj paĝoj estos dediĉitaj al apartaj suplementoj interne al la revuo (eventuale kun alikolora papero): longa eseo, antologieto, teatraĵo kaj simile. Se oportune, la mezaj paĝoj povos formi ankaŭ apartan kajeron, kun propra kovrilo.

Tion decidis ĵusa kunveno en Svislando, kun la partopreno de la ĉefredaktoro, c-ano Carlo Minnaja, kun la reprezentantino de la eldonejo, c-ino Perla Martinelli, grafika redaktoro.

Verŝajne la unua "dika" LF aperos jam ĉi-jare.

[HeKo 559 1-B, 31 maj 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0482 s s 
  Total: 0.0630 s s