Esperanta Civito

ENa partoprenos la NFI-jarkunvenon


Landaj sekcioj de Naturamika Internacio - NFI (ekz. la greka) jam senkulpiĝis pro foresto en la jarkunveno kunvokita al Vieno, 21 junio 14. Sed Esperanta Naturamikaro ĉeestos per propra reprezentanto, c-ano Bertil Nilsson.

La jarkunveno egalas al konferenco de la prezidantoj, kiu malpli gravas ol la trijara kongreso, kunvokita por oktobro 2014 en Nederlando. Sed la subita prokrasto de la kongreso ĝis printempo 2015 kaj la zorgoj pro la financa situacio de NFI atribuas al ĉi tiu konferenco apartan gravecon.

La buĝeto de 2014 estas negativa pro la neatendita perdo de subvencio el Eŭropa Unio, egala al triono de la enspezoj, laŭ supraĵa kalkulo. Tio trafus precipe la kostojn pro la funkciado de la centralo en Vieno.

Naturamika Internacio tre aktivas lastatempe per diversaj ekologiaj projektoj.

[HeKo 559 4-B, 4 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0597 s s