Esperanta Civito

Enhavo de LF 269, junio 2014


La kovrilo de "Literatura Foiro" n-ro 269 (junio 2015) estas dediĉita al la ĉefverko de Isabel Allende, "La domo de la spiritoj", kie esperanto ludas rolon de grava rekvizito. La koncernajn fragmentojn tradukis Giorgio Silfer, eseon pri la libro verkis nova LF-kunlaborantino, Martina Martinez Tuya de Minaya.

La gravecon de la literaturoj en la kastilia emfazas ankaŭ la paĝoj dediĉitaj al la ĵus forpasinta Gabriel García Márquez: lia parolado en Stokholmo okaze de la Nobel-ceremonio kaj eseo de kolumbia ĵurnalistino kiu rakontas pri rektaj familiaj rilatoj kun li.

Post la uverturo dediĉita al libro, tragike finita precize antaŭ sepdek jaroj en 1944, jen omaĝo de Carlo Minnaja al la elstara personeco de la forpasinta Geraldo Mattos. La datrevenoj ĉi-foje estus pluraj: antaŭ cent kvindek jaroj, en la fora 1864a naskiĝis Hendryk Luyken, verkisto kiu tre influis nian romanan stilon: pri li la ĉefredaktoro literaturkritike eseas. La interludon ni dediĉis al Georgo Ciklari, mortinta verŝajne en 1914 kaj konata sub la pseŭdonimo Tiflisano. La 450a datreveno de la naskiĝo de Galileo Galilei estas memorata per la traduko de lia antaŭparolo al la "Dialogo de la plej grandaj sistemoj", kies kompleta traduko estas antaŭvidita por la venonta jaro.

LF piedpinte eniris la universitatan mondon per konsideroj pri esperanto en ĝi fare de Davide Astori, gajninto de premio “Luigi Minnaja”. La lingvo, kiel kutime, estas forta interestemo, kaj ni prezentas kaj lingvan minoritaton, kaj rezonadon pri neologismoj, kaj, el Afriko, lingvo-sociologian eseon.

Kun redaktoraj kolegoj LF plu flegas la interŝanĝojn per intervjuo al István Ertl, nun kondukanta alian revuon; pri armenaj signoj en Irano rakontas, de tiu lando, la nova kunlaboranto Simone Zoppellaro; pri historio de orientazia religio informas Leif Nordenstorm.

Originala novelo de Julian Modest, fantasta rakonto pri iu magia tuko, recenzo de Giorgio Silfer pri la filmo "La granda beleco" kaj intervjuo al la ensemblo "Teatro del Lazzi" pri la artkomedia ĝenro fermas la paĝojn de LF 269.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: Carlo Minnaja; grafika redaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio aŭ ĉe LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, Svislando.

[HeKo 559 5-B, 6 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0541 s s