Esperanta Civito

Post kvin sukcesaj atelieroj, nova mentoro


"Permesu, ke mi publike danku al Giorgio Silfer la gvidon de la 5a Ateliero pri redakta kaj beletra kreivo, la altnivelajn, interesajn kaj spritajn prelegojn. Lia celkonscia prepariĝo kaj elstara oratora kapablo ĉiam ravas min!" skribis c-ino Judit Felszeghy al la koleginoj en Feminisma Esperanta Movado. Ŝi aldonis:

"Mi ĝojis renkonti la delonge konatajn vizaĝojn denove: Perla, Marie-France, Etel ... estis ĝojige revidi vin! Kaj mi ghojis renkonti la novajn! Mi nur bedaŭras, ke mi ne povis restadi kun vi dum la posttagmezoj kaj vesperoj, kaj ne ĝui valorajn programojn, kiel la prezenton de la poemaro de Marie-France! Mi esperas ke malgraŭ la malvarmeta vetero vi ĉiuj fartis bone en Hungario, kaj vi forvojaĝis kun agrablaj rememoroj, kaj kun la firma deziro reveni ankoraŭ!"

Al tio eĥis s-ino Polina Kalnitskaya: "Permesu, ke mi danku al Giorgio kaj vi ĉiuj prо la fruktodona trejnado, multaj inspiroj kaj admirinda komunikado. Hungario estas bonega!" Kaj sen. Anna Bartek: "Mi dankŝuldas al nia gvidanto de la 5a Ateliero, c-ano Giorgio Silfer. Mi ĝuis la lekciojn, kiuj donis al ni ĉiuj multe da pliaj konoj, ne nur pri redaktado, sed ĉefe pri informado. Mi ĝuis ankaŭ la bonegan etoson dum la trejnado".

Pluraj atelieraninoj retroviĝos en Ĉaŭdefono, okaze de la Plurnivela Internacia Kursaro. Siavice, prof. Silfer fermas sian ciklon kiel mentoro de la FEM-Ateliero, post kvin aranĝoj. Nova mentor(in)o estas serĉata.

[HeKo 559 8-B, 10 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0742 s s 
  Total: 0.0874 s s