Esperanta Civito

Trans hobio kaj profesio en Esperantio


Alfredo eterne prezidis lokan esperanto-klubon en Svislando. Ĝi kunvenadis en lia hejmo, ĉar li (profesie kuracisto) disponis je sufiĉe granda salono kaj estis tro pigra por iri aliloken. Krome, tiamaniere li diskrete kontroladis la klubon; kiu ne hazarde mortis antaŭ ol li mem... Unu el liaj ŝiboletoj estis la deklaro: "mi estas nur hobia esperantisto".

Lia profesia kolego Kolomano, multe pli fama kaj lingve pli flua ol Alfredo (kaj neniam eterna prezidanto de loka klubo), ankaŭ foje parolis pri esperanto kiel "nobla ŝatokupo". Probable la intenco ne estis la sama, des pli ke Kalocsay ne bezonis kontraŭmeti sin kiel "hobiulon" al la "profesiaj esperantistoj".

En ĉi-lasta kategorio situas unuavice la salajratoj de esperanto-organizo, sed ankaŭ tiuj kiuj trovis konstantan laboron en publika institucio danke al esperanto (ekzemple en biblioteko: mi mem konas almenaŭ kvin kazojn de tiaj bibliotekistoj, ĉiuj vivantaj en Eŭropo).

La distingo inter "hobiaj" kaj "profesiaj" esperantistoj apartenas al epoko antaŭraŭmisma. Por la raŭmistoj nia lingvo estas nek ŝatokupo nek profesio: ili agas kiel eble plej profesiece en Esperantio, tamen havante propran laborpostenon ekster Esperantio.

Bone, sed kiu ne gajnas salajron per intensa profesieca aktivado, tiu agas ŝatokupe, ĉu ne? Fakte ne, ĉar ekzistas tria ebleco, trans hobio kaj profesio: la volontulado.

Por la raŭmistoj esperanto estas formo de (soci)kultura volontulado. Tial ili ne suferas la du tipajn sindromojn de hobiulo, respektive profesiulo: unuflanke, neniam profunde ellerni la lingvon; aliflanke, ne plu elteni psike la esperantumadon, tial ke necesas libertempi aliloke ol en Esperantio...

Por la raŭmistoj esperanto estas kulturo, kiel trafe intuiciis Julio Baghy en "La verda koro", se tio signifas uzi la lingvon por krei (originalajn) kulturajn valorojn, kaj ĝui la unuan rajton de Esperantiano: kleriĝi; simetrie al la unua devo: klerigi; laŭ la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Eblas (soci)kultura volontulado sen esperanto, kompreneble. Sed la transnacia horizonto, la interkulturaj demandoj kaj interpopolaj rilatoj karakterizantaj la esperantistecon (raŭmisme interpretatan) malfacile troveblas en alia kunteksto ol Esperantio. Tial, malgraŭ la opinio de Stalin, ni ne estas kompareblaj al filatelistoj -- ni povus esti ankaŭ tio, sed ni estas pli ol tiaj "hobiuloj". Kaj, malgraŭ la NRO-modelo karakterizanta la internaciajn esperanto-movadojn (kontraste al la modelo de subjekto de internacia juro, ĉe la Esperanta Civito), ni ne estas kompareblaj al internaciaj funkciuloj -- ni povus esti ankaŭ tio, sed ni estas pli ol tiaj "profesiuloj".

Ni konas nek denaskajn filatelistojn, nek denaskajn profesiulojn. Sed jes denaskajn esperantistojn, kaj por klarigi tiun fenomenon necesas plia kategorio.

(Giorgio Silfer)

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 559 9-A, 11 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0577 s s