Esperanta Civito

La foliegoj de "Heroldo de Esperanto"


De tempo al tempo "Heroldo de Esperanto" proponas unutemajn paĝojn al sia legantaro. Okazis ekzemple pri la centjariĝoj de la Fundamento, de Universala Esperanto-Asocio kaj la kvindekjariĝo de la Rezolucio de Montevideo.

La lastaj du numeroj (2222 kaj 2223) dediĉas "paĝegojn" al la familio Zamenhof respektive al la ora jubileo de la revuo "Kontakto".

La foliegon pri Zamenhof inspiris la Tago de Ĉiuj Pioniroj (14a de Aprilo), koincida kun la mortotago de Doktoro Esperanto. Ĝi enhavas la genealogian arbon de la familio, kun la fotoportretoj, ekde Marko Zamenhof ĝis la lasta "dinastia" heredanto, la pranepo de Felikso. La genealogio baziĝas sur la precizaj studoj de la karmemora civitanino Zofia Banet Fornalowa.

La ora jubileo de revuo "Kontakto" enhavas historian retrospektivon ekde la unua numero. Aparte atentata estas la kariero de la diversaj redaktoroj, post sia junaĝa esperantismo. En dua parto, la paĝo reproponas intervjuon al la nuna ĉefredaktoro, Rogener Pavinski, faritan en 2011 de Ireneusz Borbrzak por la podkasto "Varsovia Vento".

Preparata estas simila foliego pri Esperantio sojle de (kaj dum) la unua mondmilito.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 560 7-B, 21 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0590 s s