Esperanta Civito

Civita saluto al la Togolanda kongreso


Estimata Prezidanto, Estimataj gekongresanoj, Karaj gecivitanoj,

La Kristnaskaj Tagoj estas aparte gravaj por festo en familio. Tio estas kaj avantaĝo kaj handikapo, por la Togolanda E-Kongreso, en 2006. Handikapo, ĉar multaj virinoj (inkluzive de mi) ne povas partopreni pro familiaj devoj. Avantaĝo, ĉar la dato estas trafa por emfazi ke ni estas familio, aŭ familia rondo, kiel oni legas en poemo de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Sed la idealo de Zamenhof ne estis tiu de familio kie oni kunvivas pace en manko de justeco. Dum la Universala Kongreso en Ĝenevo en 1906 li tiel difinis la internan ideon de la esperantismo: "Frateco kaj justeco inter la popoloj".

La Esperanta Civito referencas al tiu idealo. Paco sen justeco ne estas paco, sed eble trankvilo. Paco sen justeco ne estas neŭtraleco, sed politika indiferento. Paco sen justeco ne estas la esperanto-kulturo, sed maksimume la esperanto-gramatiko. Paco sen justeco ne estas lingvo kiel identigilo kaj arta perilo, sed nur kiel komunikilo.

La Forumo de la Civito esprimis sian aprezon por la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, la plej grava dokumento produktita de la afrika Esperantio. Kiu aprezas tiun dokumenton, tiu aprezas Afrikon. Sed la Civito ne donas nur vortojn: ĝi produktas ankaŭ faktojn. Jen ili.

Kvar projektoj estas plenumotaj en Afriko fare de la Esperanta Civito, jen rekte jen subsidue al paktintaj establoj, dum la nova jaro 2007.

La unua estas la informa bulteno "Afrikume", produktata de LF-koop, laŭ komisio de KCE, kiel suplemento al "Heroldo de Esperanto" du fojojn jare: en januaro kaj julio. La redaktoro estas c-ano Adjévi Adjé en Lomeo. En 2006 regule aperis la du numeroj. Eĉ se malofta kaj nur kvarpaĝa (formato A4) "Afrikume" estas tamen la sola riĉe ilustrita gazeto pri la afrika Esperantio, redaktata de afrikanoj por informi eŭropanojn.

La dua estas la partopreno de oficiala delegacio de la Esperanta Civito en la Monda Socia Forumo en Najrobo, fine de januaro: ĝi konsistos el sen. Dieter Rooke, Vickonsulo pri socialaj aferoj, kaj c-ino Etel Zavadlav. Ne estas ankoraŭ certe, ĉu tria persono partoprenos en la delegacio.

La tria estas la organizo de seminario pri la esperanto-literaturo en Dakaro, komence de julio, fare de Esperanta PEN-Centro, en kunlaboro kun lokaj esperantistoj. Krom senegalianoj, la seminarion partoprenos gec-anoj Gbeglo Koffi, Chamberline Nguefack kaj Prince Henry Oguinye, plus esperanto-verkistoj en Eŭropo. La seminario enfokusigos la futuron de la esperanto-literaturo en Afriko: kia strategio por transnacia "négritude" en lingvo nek etna nek kolonia? Krome la seminario okupiĝos pri specifa demando, nome la disvolvo de la afrika socikultura elemento en la konotacio de nia literatura lingvo.

La kvara projekto estas la Afrika Esperantologia Semajno en Buĵumburo, kiun gvidos c-ano Giorgio Silfer fine de decembro komence de januaro. La dua AfrES paŭsas la enhavon de la unua, tial ke ĝi celas la formadon de esperantologoj precipe el Burundio, Kongolando, Ruando, Tanzanio, kiuj ne sukcesis partopreni la unuan AfrES en Lomeo. Surloka referenculo estas c-ano Mushosi Birindwa, kunlaboras la paktinta establo SIPU, prezidata de c-ano Fledelique Nimubona.

En la strategio de la Esperanta Civito en Afriko, Togolando restas prioritato. Tial estas por mi granda plezuro saluti, nome de la Civito, la 14an Togolandan Esperanto-Kongreson, kaj deziri al vi ĉiuj agrablan kunestadon, en paco KUN justeco!

Chamberline Nguefack Zedong,
Vickonsulino pri la Tria Mondo

[HeKo 319 7-C, 29 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0560 s s