Esperanta Civito

Hungara diplomfabriko restriktas esperanton


Ekde la venonta monato diplomiĝi pri esperanto en Hungario estos pli koste kaj malfacile. La institucio ITK subite decidis ke ne plu eblos kompletigi ekster Budapeŝto la lingvotestadon per la parola parto, escepte de du monatoj en la jaro (majo kaj novembro). Provincanoj devos do veturi al la ĉefurbo, kun pli altaj privataj kostoj ol antaŭe.

La restrikto koncernas ankaŭ la policon, kies anoj devos trapasi la ekzamenojn en la sidejo mem de ITK (strato Rigo) kaj ne plu rajtos ĉe dependejo de la Ministerio pri internaj aferoj, en alia strato de Budapeŝto. La polico estas la plej grava merkatniĉo por esperanto, kaj ĝuste pri ties ekzamenoj okazis skandala defraŭdo pasintjare.

Krome, ITK altigis ĉiujn kotizojn, tiel ke esperanto-diplomo en Hungario kostas nun pli ol en Svislando ĉe KCE (en C-grado).

Se la novaj normoj estos konsekvence aplikitaj al la eksterlanda giĉeto de ITK, nome UEA, la ekzamenotoj pri la parola parto devos veturi al Budapeŝto eĉ el aliaj kontinentoj, kaj pagi tarifojn en multaj kazoj ne elteneblajn.

Lobiado por akiri pli konvenajn kondiĉojn estus superflua, ĉar ITK jam respondis tiusence al la esperanto-kunordigantoj: "ne bedaŭru tiujn, kiuj ĉiumonate enpagas la ekzamenkotizon kaj atendas, ke enflugu en iliajn buŝojn la bakita kolombo!"

[HeKo 561 8-A, 10 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0542 s s