Esperanta Civito

PIK 2014 kun nur unu pika dorno


Bona plenumo de Kultura Centro Esperantista, kiu sukcesis kunmeti valoran stabon por Plurnivela Internacia Kursaro 2014, disvolviĝanta ĉi-semajne en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono: tri valoraj geinstruistoj (Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Giorgio Silfer), plurcela deĵorantino (Anna Bartek) kaj talenta kuiristino (Etel Zavadlav).

Tiu stabo konvenus por kelkdeko da gelernantoj, samtempe prizorgante la luantojn en la diversaj apartamentoj. Bedaŭrinde ne venis kelkdeko, sed nur kelkaj: ne pro manko de aliĝoj (ne multaj, sed sufiĉaj por ĉiuj tri gradoj), sed pro subitaj rezignoj -- funebro en la familio retenis paron en Ruslando, enhospitaligo malhelpis francon, hungaro maltrafis flugon, italoj rezignis lastmomente, svisino devis shanghi la daton de sia libertempo... Finance okazis nenia perturbo, tamen KCE preferas okazigi ĉiun kurson, anstataŭ nur enkasigi monon...

Aliflanke, la semajno estis tre utila por profundigo de diversaj temoj kaj planado de estontaj projektoj, en kiuj la aktivuloj estas envolvitaj, unuavice pro Feminisma Esperanta Movado.

[HeKo 561 9-B, 15 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0565 s s