Esperanta Civito

La planedo de la forgesataj militoj


Dum la kongresa sezono regalas la esperantistaron per inaŭguraj salutoj, laŭcirkonstancaj festparoladoj kaj postkulisaj plendoj pro membrara, financa kaj statuta regresoj, la planedo Tero turniĝas kun siaj konvulsioj.

Nia "universala" kongresanaro ne estas la sola soci(et)a niĉo kiu pasigas kelkajn tagojn relative for de la realo, en propra mondeto efektive fizika sed nur memtakse grava. Oni eĉ ne rajtas akuzi tiujn niĉojn pro partopreno en (jes universala) konspiro, kondukanta forgesi la multajn militojn erupciantajn sur la planedo.

Militoj ne tute forgesitaj, sed en procezo de forgeso, do forgesataj. Se rakedo ne trafus civilan aviadilon, kun tricento da mortintoj, la okcidentanoj jam tediĝus pri la novaĵoj el la ukrajna fronto. Kio okazas en Gazao altiras pli da atento, sed intertempe ĉu iu memoras pri la milito en Sirio, dum intermite eferveskas tiu en Irako? Ĉu Afganio ne plu konas militon? Kaj ĉio okazanta en Afriko, ĉu tio ankoraŭ interesas iun?

La militoj ne estas kvazaŭ fulmotondroj, kiuj frapas ie sed hajlas for de ni. Ili ne estas naturaj, sed sociaj katastrofoj, kiuj koncernas nin ĉiujn.

Sed la esperanta kongresanaro konformas al la modo: la militoj estas forgesataj.

Esperantio perfidus siajn proprajn radikojn, se ĝi neglektus la multajn militojn diversloke en la planedo. Necesas klara voĉo kontraŭ ĉiuj militoj, eĉ se tre mallaŭta. Ni ne atendu tion de asocioj stumblantaj ĉe estraraj raportoj aŭ viziantaj ĉe strategiaj planoj. La reveno al la pacifismo estas ankaŭ reveno al Zamenhof, kiel atestas la slogano de la Verda Listo: "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito". Kaj tiu reveno donas idealan valoron al nia laboro por la progreso de Esperantio kaj ĝia lingvo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 562 6-A, 24 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0765 s s 
  Total: 0.0893 s s