Esperanta Civito

Argentino sinkas, dum verda orkestreto muzikas


Dum UEA kongresas en bonaera hotelo, zorgante pro la konstantaj malkresko de la membraro kaj asocia deficito, la mondo ĉirkaŭ ĝi estas eksplodanta. Ne temas nur pri la multaj forgesataj militoj (neglektataj ankaŭ ĉe UEA, iam kandidato al la pac-Nobelo), sed pri la financa krizo en Argentino.

La sudamerika lando revenis al la katastrofa situacio de 2001. La fama kreditriska klasagentejo "Standard and Poor's" ĵus deklaris Argentinon selekte nepagopova. Tio signifas ke la ŝtato ne kapablas pagi, almenaŭ parte, siajn ŝuldojn pro la publikaj biloj. Tio rezultas el procesa konflikto en Usono. La bonaera borso tuj poste falis je pli ol kvin procentoj kaj la argentinaj publikaj valorpaperoj je preskaŭ dek du procentoj.

Estas malfacile prognozi la evoluon de la situacio dum la venontaj tagoj, eĉ horoj. Se emociaj faktoroj influos, oni povos konkludi ke bedaŭrinde ĉi-jare UK alportis grandan misŝancon al la gastiganta lando, kaj futbale kaj finance. Sed kiom konscias pri la ĉirkaŭa mondo, la UEA-kongresanaro revanta pri la "fina venko"? Ŝajnas ke neniom, laŭ la alvenantaj raportoj. Kvazaŭ en granda sinkanta ŝipo verda orkestreto plu muzikus...

Se reveni al la realo: malantaŭ la nuna krizo situas Usono. Tio certe ne stimulas bonajn rilatojn inter Bonaero kaj la anglosaksa civilizo, kun kiu multaj finkalkuloj ŝvebas (precipe kun Britio, kontraŭ kiu Argentino militis en 1982 dum tri monatoj). Ĉu iu prezidinto de UEA senpolvigos la strategion de Tyresö, kontraŭ la angla(lingva) imperiismo?

[HeKo 563 4-A, 31 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0534 s s