Esperanta Civito

Ĉu forgesinda UEA-kongreso?


Ankaŭ la lastaj decidoj de la UEA-organoj en Bonaero konfirmis la bedaŭrindan masklismon en tiu Asocio nuntempe: nur el viroj konsistas la grava kvinmembra komisiono, kiu prizorgos praktike la retan voĉdonadon. Krome, neniu el ili venas el la "sudo": kvar eŭropanoj kaj unu usonano el kuba deveno.

Ne malpli bedaŭrinda estis la magra kultura kontribuo en la 99a Universala Kongreso: "ne okazis programero pri la Belartaj Konkursoj, en la programero Novaj libroj estis prezentita nur unu libro, kaj mankis teatraĵo en la programo" skribis s-ro Jukka Pietiläinen. Ne mirige ke la kongresa kuriero havis malmulton por raporti: nur du paĝetoj tage, anstataŭ kvar kiel dum la lastaj jaroj.

La kongreso montris ankaŭ neglekton pri la "strategia laborplano", pri kiu praktike ne okazis diskuto ekster la Komitata rondo. Ĝi montris krome la relativan senefikecon de la nova, eksterstatuta instanco kreita laŭ la volo de prezidanto Mark Fettes: la Konsilio.

Rekorde malmultnombra, kulture kaj debate malpli riĉa, sed kotize alta kiel kutime, ĉi tiu kongreso tamen donis almenaŭ du interesajn indikojn pri la evoluo de la "admirala ŝipo", kiel skribis en 2001 la ĉi-jara Deguĉi-laŭreato pro granda packontribuo (?!?) s-ro Stano Marĉek en "Heroldo de Esperanto" (eble prognozante sinkon).

La unua estas la kreskanta graveco de la instruistaro, en la regado de UEA, kompare kun aliaj internaj lobioj. Tio ne signifas kulturan kreskon, kiel pruvas la kongresa programo, sed efikas alimaniere.

La dua estas la kreskanta influo de la "privataj entreprenistoj", kiujn c-ano Giorgio Silfer aliloke difinis "la aŭtocefalaj". En 2016 unuafoje la Universalan Kongreson ne organizos precipe landa asocio, sed privata entreprenisto. Malkontentas la landaj asocioj (kiel la iberiaj), kvankam ne ĝis tioma grado de konflikto kiel en Hungario. Jes, ĉar la aŭtocefalaj foje akre konfliktas kun la tradiciaj strukturoj (kiel s-ro László Szilvási) foje profitas el ili. Eble depende de la merkatika lerteco...

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 563 6-A, 2 aŭg 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0598 s s