Esperanta Civito

Sukcesa PEN-renkonto esperanta-okcitana


Sukcesa dutaga renkonto kadre de PEN Internacia en Ĉaŭdefono, 6-7 aŭgusto 2014. La okcitanan literaturon reprezentis Jean-Frédéric Brun kaj Joan Ros, prezidanto respektive vicprezidanto de la Okcitana PEN. La esperantan reprezentis gec-anoj Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj Walter Zelazny. Alestis ankaŭ la vicprezidanto de KCE (c-ino Elisabeth Amstad) kaj la sekretario de KCE (c-ino Anna Bartek).

Post reciproka interkonatiĝo, la partoprenantaj PEN-anoj diskutis pri la analogioj inter la (moderna) okcitana kaj la esperanta literaturoj. La okcitanoj ricevis utilajn informojn pri la figuro de Zamenhof kaj la rolo kiun li antaŭvidis por sia Lingvo Internacia, la Esperantianoj pri la majstro de la felibrismo, Frédéric Mistral.

Ili sociologie analizis kaj komparis la du fenomenojn (felibrismon kaj esperantismon), kun aparta atento pri la (en ambaŭ ekzistanta) dikotomio inter Gesellschaft kaj Gemeinschaft. La okcitanoj interalie miris, kiel la kontrasto raŭmismo-fina venko perfekte kongruas kun la evoluo de la okcitanismo. Ili trovis ke la ses pilieroj de la esperanta Gemeinschaft (priskribitaj en la Konkludoj de Segedo) montras Esperantion sociologie pli evoluintan ol Okcitanio, kelkloke.

Estis komparo pri la situo de la du kulturaj fenomenoj dum la tri mondmilitoj, kun reciproka malkovro de la strategiaj misoj, vole aŭ nevole okazintaj. Ekzemple, ne la esperantistoj strebis plaĉi al la Centraj Imperioj, sed la lerta uzo de esperanto por la germana propagando kaŭzis ke nia lingvo, kaj en Francio kaj en Italio, estis listigita inter la "ne permesataj lingvoj" dum la unua mondmilito. Ekzemple, ne la okcitanistoj celis plaĉi al la Akso, sed ĝuste marŝalo Pétain subtenis la okcitanan, interalie abrogante la malpermesojn kontraŭ la okcitana leĝe fiksitajn de la demokrata respubliko antaŭ la dua mondmilito. Tiaj orientiĝoj pezis sur la bildo de ambaŭ lingvoj.

Multo alia estis studata: ekzemple, oni analizis la simbolecon de la steloj (kvinpinta ĉe esperanto, sep-pinta ĉe la okcitana).

La surbendigita materialo fariĝos ekstraj paĝoj por granda numero de "Literatura Foiro", eble jarfine. Post traduko al la okcitana eblos la eldono de aparta kajero, kadre de PEN Internacia.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 563 1-B, 8 aŭg 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0651 s s 
  Total: 0.0801 s s