Esperanta Civito

Naturamika, kultura kaj nun sociala aktiveco


La Esperanto-Domo en Andaluzio vastigas sian aktivecon de la ekologia kaj kultura al la sociala kampo.

Gardante sian profilon de Naturamika Domo, ĉar sidejo de Esperanta Naturamikaro, kaj de Esperanto-Domo kun kultura aktiveco (en oktobro 2014 per kolokvo pri la tradukarto en Malago kaj per lingva semajnfino en Sevilo), la nemoveblaĵo akirita de fondumo Pro Esperanto en strato Ricardo de la Vega 14 (Málaga) baldaŭ utilos ankaŭ kiel ripozejo.

La kroma funkcio celas personojn kiuj bezonas flegadon pro la aĝo aŭ pro konvalesko, dum periodoj varianta inter unu kaj ok semajnoj, de septembro ĝis junio. La nombro de tiaj gastoj estas limigita: de du (se nur individuoj) ĝis kvar (se ankaŭ paroj). Nur personoj kun la esperanta civitaneco kaj iliaj parencoj rajtos aliri ĉi tiun servon, almenaŭ dum la unua, eksperimenta jaro. Kvar individuaj subtenantoj de la Domo ĝuos prioritaton.

La nova sociala funkcio estos plenumata ekde kiam en la Domo rezidos profesia asistantino, kun kuirista lerteco, kiu okupiĝos pri la gastoj: probable ekde la fino de oktobro 2014. Ĉi tiu nova agadkampo ne malhelpos, sed eĉ plifortigos la aliajn.

Pli da informoj ĉe Pro Esperanto aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 564 1-C, 3 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0594 s s