Esperanta Civito

La Vickonsulo gratulas la jubileon en Lomeo


Kun duobla bedaŭro mi ne povas ĉeesti inter vi okaze de la dekjara jubileo de via lernejo, Institut Zamenhof. Duobla, ĉar ni festus ankaŭ mian datrevenon, ja mi naskiĝis la 13an de septembro! En multe pli frua jaro, kompreneble...

Okaze de naskofesto oni alportas donacojn. Bonvolu akcepti du.

La unua estas la promeso, ke la Kapitulo de la Esperanta Civito sendos al vi senatanon (el la opozicio), civitaninon Etel Zavadlav el Kroatio, en decembro-januaro. Ŝi pretas gvidi konversacian kurson pri esperanto kaj alian kurson, aparte interesan por togolandaninoj: Kiel realigi bonan gastronomion per minimumaj rimedoj. Fakte ŝi estas ankaŭ profesia kuiristino.

La dua donaco estas ĉi tiu konciza analizo pri la esenco kaj estonteco de esperanto-lernejoj en Afriko.

Mi nomas "esperanto-lernejoj" la institutojn kie oni (ankaŭ) instruas esperanton, kadre de regula programo, kaj kiuj ekestis danke al la financa subteno de esperantistoj. Mi konas tri ekzemplojn, kaj ili respondas al tri malsamaj tipoj.

La unua tipo estas jam ekzistanta lernejo, kie loka aktivulo sukcesis enmeti esperanton, almenaŭ dum kelka tempo, lige al sponsorado el Eŭropo.

La dua tipo estas nova lernejo, konstruita danke al esperantaj mecenatoj eŭropaj, sed ne mastrumata de esperantistoj, ĉar mankis sufiĉe seriozaj homoj surloke.

La tria tipo estas nova lernejo, konstruita danke al esperantaj mecenatoj eŭropaj, sed jes mastrumata de esperantistoj, ĉar ekzistas tre seriozaj homoj surloke.

Al la tria tipo apartenas Institut Zamenhof en Lomeo. La projekton subtenis unuavice kaj grandparte s-ro Hans Bakker el Nederlando (helpata de la karmemora civitanino Nelly Holevitch), kaj surloke plej aktivis du fratoj: Koffi Gbeglo kaj Koffi Doumegnon.

Por la dua tipo ni havas ekzemplon en Kinŝaso: la projekton subtenis unuavice pastro Magnani el Italio, la lernejon mastrumas romkatolika institucio en Kongolando.

Por la unua tipo mi povas citi ekzemplon en Niĝerio.

El la tri evidente la plej sekura por Esperantio estas la tria tipo, kun pormomente nur unu ekzemplo: Institut Zamenhof ĝuste.

Komuna al ĉiuj estas la privateco de la lernejo kaj la subtenado el Eŭropo (ĉu el aliaj kontinentoj?).

En Eŭropo ne ĉiuj ŝatas aŭ komprenas la valoron de privata lernejo. Sub la influo de difinitaj ideologioj, kelkaj (inkluzive de UEA-prezidinto ne tre populara en Togolando) vidas ĉion pozitivan en la publika aŭ ŝtata lernejo, kaj ĉion malbonan en la privata. Ne atendu helpon de tiuj personoj. Aliaj, ekzemple la kadroj de la Esperanta Civito, komprenas la valoron de privata lernejo, speciale en Afriko kaj precipe se temas pri laika, ne konfesia lernejo.

Necesas kupli la strebojn por lernejoj en Afriko al la streboj por privata edukado, kaj speciale por hejma instruado, en la eŭropa Esperantio. Necesas elpensi komunan strategion por ambaŭ direktoj, kiuj ja paralelas al la sama celo. Necesas adopti komunan lingvotestan sistemon. Necesas enporti en la esperanto-didaktikon ĉe eŭropanoj pli da konoj pri Afriko. Necesas kreskigi en ambaŭ kontinentoj la konscion ke esperanto ne estas nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo.

En tiu perspektivo laboras la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

Kun plej koraj bondeziroj, longe vivu Institut Zamenhof en Lomeo!
Giorgio Silfer
vickonsulo ĝis decembro 2016
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0936 s s 
  Total: 0.1078 s s