Esperanta Civito

Kontrakto inter KCE kaj ITK pri lingvotestado

Hodiaŭ ekvalidas la kontrakto inter Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Fremdlingva Plukleriga Centro (ITK), subskribita en Budapesto komence de novembro 2006. ITK estas la institucio, kuplita al la ELTE-universitato, kiu administras la testaron pri vivantaj lingvoj kaj la koncernajn diplomojn por adoltoj. Ĉiujare kelkmiloj da hungaroj diplomiĝas pri esperanto ĉe ITK. Samtempe ITK reprezentas la hungaran ĉe la institucio deputita de la Konsilio de Europo pri lingvotestado: en tiu kadro ekis la kunlaboro inter KCE (deputita de la Esperanta Civito) kaj ITK.

Post la kontrakto kun la lernejo Institut Zamenhof, posedata de la paktinta establo TIETo en Lomeo, valida por la tuta Afriko (escepte de la mediteraneaj landoj), ĉi tiu estas la dua kontrakto per kiu KCE agnoskas kaj delegas al alia subjekto la plenumon de siaj taskoj kadre de LTSEC. Tio konkrete signifas, ke la Civito ne iniciatos esperanto-lingvotestadon por hungarlingvanoj, ĉar tion jam realigas plej oportune ITK mem. Reciproke, ITK agnoskas la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, ekster Hungario. Eventualan ekvivalentigon de la diplomoj la ITK-ekzamenitoj petos de KCE.

La gvidanto de la esperanto-ekzamenaro che ITK, c-ano Imre Szabó, prelegos pri la laboro de la institucio, okaze de la seminario de KCE pri LTSEC, la 27an de januaro 2007 en Ĉaŭdefono. Pliaj informoj tra nia redakcio.

[HeKo 320 2-B, 2 jan 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0512 s s