Esperanta Civito

Necesas akceli la federigan procezon en Eŭropo


Ĉi-jare du gravaj regionoj en okcidenta Eŭropo, nome Skotlando kaj Katalunio, envolviĝis en referenduma procezo kiu povas konduki al la secesio el la respektivaj ŝtatoj, nome Britio kaj Hispanio.

Kelkaj trajtoj estas komunaj en ambaŭ kazoj: du teritorioj kies loĝantaro dum jarcentoj vivis sendepende, kaj nur ekde la moderna epoko aneksiĝis al la najbara potenco; du ŝtatoj regataj de monarkio, tiel ke la secesioj aŭtomate kreus du sendependajn respublikojn; fortaj rezistoj kontraŭ la secesioj fare kaj de konservativaj kaj de socialdemokrataj partioj, kun granda risko por ĉi-lastaj, kies elektantaro migras al la sendependisma fronto; konsentoj pri referendumo proporciaj al la espero ke gajnos la neantoj (permeso fare de Londono, kiu kredis en facila venko super la skotaj naciistoj; malpermeso fare de Madrido, kiu timas la facilan venkon de la katalunistoj).

Sed la plej komuna trajto estas la fiasko de Eŭropa Unio preventi tiajn secesiojn. Naskite kiel konfederacio de ekzistantaj naciŝtatoj, EU ne povas evolui rapide al federacio, kie ne plu estos Britio, Francio aŭ Hispanio, sed pli malvastaj federitaj unuoj. Federa subjekto kiel Germanio estus jure pli preta dissolviĝi en vasta Eŭropo kie ĝiaj "länder" estus apartaj subjektoj, sed la epigonoj de "España - grande y una" multe pli foras de "Eŭropa - bela kaj multopa".

Kaj la plej terura politika eraro estus utiligi Eŭropan Union kiel bastionon kontraŭ la memdeterminado de la popoloj. Ekzemple minacante la eventuale sendependan Skotlandon per rifuzo akcepti ĝin en la sinon de la eŭropa familio.

Se morgaŭ malvenkos la skotaj separatistoj, se en novembro la katalunoj eĉ ne rajtos referendumi, kreskos la abismo inter la lokaj frontoj kaj Eŭropa Unio, kaj en tiu abismo sinkos la klasbatala maldekstro, de la ankoraŭ ruĝa ĝis la tute "rosée".

Kiel Esperantianoj ni ne povas ignori la rajton de la popoloj al memdeterminado, kaj kiel Nova Maldekstro en Esperantio ni ne volas fali en tiun abismon.

(Giorgio Silfer, Civita senatano de la Verda grupo)

[HeKo 564 7-A, 17 sep 14]

Sen. Anna Bartek komentarias:
La Blanka grupo centprocente apogas la enhavon de la artikolo subskribita de sen. Giorgio Silfer. Jam de longe Eŭropa Unio devus esti federacio!

c-ano Hilary Chapman komentarias:
Loĝante en Kimrio mi sekvis zorge la debatojn rilate al Skotlando. Pri Katalunio mi scias multe malpli.
Giorgio Silfer prave skribis ke kiel Esperantianoj ni ne povas ignori la rajton de la popoloj al memdeterminado. Laŭ mia perspektivo, Skotlando jam posedas tiun memdeterminadon. Ĝi havas sian propran juran sistemon, sian propran sano-servon kaj la propran sistemon de edukado. La skota parlamento establita en 1999 faras decidojn rilate al sociaj aferoj, pri ekonomiaj aferoj, pri energio kaj tiel plu. Kompreneble kun sendependeco Skotlando estus povinta havi propran mararmeon, armeon, proprajn pasportojn kaj eĉ ambasadojn en Parizo kaj Berlino.

C-ano Silfer eraris tamen, skribinte ke tiel ke la secesioj aŭ­tomate kreus du sendependajn respublikojn. En la kazo de Skotlando, voĉdono por sendependeco estus produktinta pluan reĝolandon. Reĝino Elizabeta estus restinta la reĝino de la skotoj kaj samtempe de la cetera (sennoma) lando. La ideo de respubliko ne eniris la debatojn. La Reĝino posedas grandajn terenojn en Skotlando kaj estas ofte tie. En la eventuala kazo de balotado por sendependeco, la reĝino estus doninta kontinuecon kaj stabilecon al Skotlando kiel ŝi faris al la Unuiĝinta Regno dum pli ol sesdek jaroj. Ni nun scias ke la skotoj (aŭ pli ĝuste skotlandanoj) rifuzis la proponitan sendependecon. Respubliko estis nek konsiderata nek proponita.

Sen. Silfer respondas:
La du kazoj (skota kaj kataluna) estas jure similaj, sed ne identaj. Temas esence pri du diferencoj: pri la secesio kaj pri la ŝtata formo. Se gajnus la jesantoj, Skotlando efektive secesius (fariĝus nova ŝtato) ekde marto 2015; male, Katalunio restus integra parto de Hispanio, sed ĝia registaro povus negocadi pri la estonta eliro el Hispanio. Ĉiam se gajnus la jesantoj, Skotlando ne fariĝus dua Irlando, sed io kvazaŭ dua Kanado, aŭ dua Hungario dum 1867-1920; male, Katalunio povus adopti la saman monarkian solvon aŭ fariĝi respubliko. Ke respublikemo kaj secesiemo koincidas, tio estas fakto en ambaŭ kuntekstoj; sed efektive eblus ankaŭ hibrida situacio: parto de la monarkiemaj estas secesiemaj, kvankam la granda plimulto el ili ne.

Kial la skotistoj malvenkis nun? Laŭ mi la ĉefa klarigo estas, ke ili ne sukcesis diplomatigi sian demandon. Ili supozis ke sufiĉus varbi la plimulton de la voĉdonontoj, dum necesis prepari la politikan novaĵon almenaŭ ĉe la kancelerioj de la EU-regnoj (monarkiaj aŭ respublikaj) kaj de Usono. Bonŝance ne estis bezonata iu Garibaldi (la armita brako de la liberiga kaj sendependiga revolucio), sed al ili mankis iu Cavour (kiu diplomatigis la italan demandon). Krome, ilia Viktoro Emanuelo tute ne emis fariĝi la estro de nova subjekto de internacia juro, kaj ilia Mazzini (la konsciiganto ĉe la popolamasoj) ne estis klare identigebla. Por pokeri necesas kvar kartoj...

C-ano Marek Bamberski komentarias:
Mi ne konas Hispanion tiel bone kiel nia nuna Vickonsulo, tamen dufoje mi vizitis Katalunion kaj mi loĝis pli longan tempon en Skotlando. Tio permesas al mi konstatati ke tiuj du landoj kaj popoloj havas malmulton komunan. Eĉ ilia strebo por malproksimiĝi de la centraj registaroj havas diversan fonton. Mi skribas intence "malproksimiĝi" anstataŭ "sendependiĝi". La ĵusa rezulto de la skota referendumo tion konfirmas.

Justa federigo de Eŭropo estas bela revo, nerealigebla en nunaj cirkonstancoj. La akso Berlino-Parizo ne permesos tion. La instancoj de EU en Bruselo, en kiu oni tute nedemokrate nomumas por la plej altaj postenoj homojn malfortajn, nekapablajn, kontroversiajn, montras klare kian rolon destinis Germanio kaj Francio al tiu artefarita kreaĵo eŭropa. Prikonsideru ke nun, en tiel malfacila momento ekonomie, politike kaj militiste, EU nomumas.. kiun?!! Donald Tusk, homon kiu rekte estas envolvita en du koruptaj skandaloj, sed laŭ germanoj li estas "facile manovrebla", kaj Federica Mogherini, virino kiu tute ne taŭgas kaj ne havas sperton por esti ĉefo de la eŭropa diplomatio. Ĉu tio estas ŝerco?? Ĉu tiaj personoj faros ion ajn por realigi revojn de 450 milionojn de ordinaraj homoj? La sorto de EU estis decidita jam antaŭ multaj jaroj..



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0202 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0655 s s