Esperanta Civito

Carlo Minnaja replikis al Jorge Camacho


Prof. d-ro Carlo Minnaja donas lecionon pri humuro kaj polemiko al Jorge Camacho, per sia artikolo "Ranoj, civitanoj kaj samideanoj", replike kontraŭ artikolo aperinta en "Beletra Almanako" antaŭ sep jaroj. La repliko estis stimulita de redaktoro István Ertl, okaze de intervjuo kiun c-ano Minnaja faris al li en "Literatura Foiro".

La skemo de la artikolo de c-ano Minnaja estas kaj interesa kaj trafa. Li startas per la komuna aserto de Camacho kaj Ertl  "Ni estas kvar ranoj en marĉo", por supozi (ĉar temus pri beletristoj) ke ili volas lanĉi novan literaturan (?) tendencon, la kvarranismon. Ni citas:

"Grupo en malgranda marĉo povas esti koketa (aŭ kokineta), kaj jam la Majstro tion antaŭvidis: "sur neŭtrala likva fundamento, kunpremante unu la alian / kvarranistoj faros sen kontento nur malgrandan rondon koterian." Kaj, ĉar al la tradicia triopo kondukanta la ĉaron de Beletra Almanako nelge aldoniĝis unu, oni povas nur deziri bonan vojaĝon al la diliĝenca kolegkvaro."

Rimarkinte ke Camacho "pelmelas inter Civito, LF-koop, Literatura Foiro, Heroldo, HeKo, Femina, foirismo, civitismo, raŭmismo" Minnaja afable rekomendas: "Por ke nomoj kaj titoloj ne estu uzataj miskompren(ig)e sufiĉas legi la oficialajn dokumentojn de la Esperanta Civito mem, ĉe www.esperantio.net." Kaj tuj donas tre sintezan objektivan priskribon de la Esperanta Civito.

Sekvas tuta aro da trafaj replikoj. Unue la strukturo: "Iuj mokis la bombaston de la Konstitucia Ĉarto de la Civito; ĝi havas 33 artikolojn, la statuto de UEA havas 60, tiu de AIS 44 kaj civitanoj estas de nur unu tipo (UEA havas dek unu membrotipojn). Do la strukturo estas tute simpla."

Due la terminologio: "Obstinaj nekomprenantoj mokas civitajn terminojn kiel Konsulo, Kapitulo, Parlamento, tamen ili trankvile digestas la paralelajn UEA-terminojn Prezidanto, Estraro, Komitato (eĉ triparta, A, B, C) (lastajare enŝoviĝis la Konsilio); temas nur pri alkutimiĝo al terminoj. Okcidenteŭropano povus momenton gapi antaŭ Dieto, Prezidiumo, Tennoo; nekatoliko povus pripensi al kio egalas kardinalo, episkopo, koncilio. Nu, ĉiu organiza strukturo havas siajn terminojn facile kompreneblajn de normale inteligenta persono. (...) La nomo “konsulo” tradicias jam ekde la hodlera UEA; kio ridinda?" Efektive, malgraŭ atentigo de d-ino Perla Martinelli, prof. Duc Goninaz neglektis la uzon de tiu vorto en Esperantio, pro la konsula reto realigita de Hector Hodler, en sia reviziita eldono de PIV.

Tria punkto. Se la misinterpretoj kaj nepravigeblaj mokoj plenigas la unuajn kvin paĝojn de la Kamaĉaĵo, la sekvajn dek sep plenigas insultoj. Pri la insultado fare de Camacho, c-ano Minnaja kaŭstike replikas: "kalumniante konstante oni eĉ anĝelon nigrigas, sed insulta lavango estas bumerango, kaj kraĉ’ tro alta vertikalas kaj sur vin refalas."

Alian tipan kalumnion de Camacho la aŭtoro demuntas tuj poste: "Fine, sed ne fone, ni flugtuŝu la plej ridindan ‘akuzon’ en la menciita artikolo: la cento da partoprenantoj de la kulturo esprimata de Literatura Foiro estus intelektaj sklavoj (de la Silfer-paro); nu, kiel diras Dante Alighieri, ĉiu malvirtojn siajn supozas en l’ aliaj. Ĉu vere kredindas, ke universitataj profesoroj, akademianoj, redaktoroj, verkistoj eldonataj en centmiloj da ekzempleroj ne havas propran kapon kaj dancas laŭ aliula fajfilo?"

Lasinte la kamaĉaĵon al sia ejo de necesa destino, c-ano Minnaja okupiĝas detale pri la jura noveco de la Esperanta Civito, montrante pli aktuale vastan kulturon ol iuj hispanaj esperantlingvaj juristoj. Tiu longa alineo kupliĝas al la demando, ĉu la lingvouzantoj (esperantistoj, laŭ la Bulonja Deklaracio) konsistigas diasporan popolon. Post la atentigo ke "Zamenhof parolis pri popolo, tion ripetis Privat, Hodler, Belmont, Schulhof, Emba, Kalocsay, Baghy, Auld, Lapenna (...) kaj sennombraj aliaj elstaruloj de la esperanta kulturo" la aŭtoro konkludas ke " tiu aspiro estas ĝena al neniu, malhelpa al neniu iniciato kiun aliaj esperantlingvaj grupoj startigas aŭ praktikas." Kaj li elvokas du bonegajn sloganojn: La Civito fosas sian sulkon, UEA sulkas sian foson / UEA celas esperanton dua lingvo por ĉiuj, la Civito celas esperanton unua lingvo por tiuj (kiuj ĝin konsideras tia). Ili estas nepre aldonendaj al tiu forĝita de c-ano Koffi Gbeglo: Al Afriko UEA portis la akuzativon, la Civito portis la esperantan kulturon.

Tiurilate, c-ano Minnaja emfazas la meritojn de la raŭmistoj por la ekstera prestiĝo de esperanto, kaj tiel defendas la reputacion de diversaj homoj, unuavice c-ano Giorgio Silfer, ekzemple pro PEN Internacia. Kaj tiel li resendas al Camacho la akuzon pri umbilikismo: "Estas do tre umbilikisme ripeti ene de sia kvarrana marĉo, ke esperanto estas lingvo kun literaturo jam de 1887 kaj ne necesis la agnosko de PEN Internacia; tiu konscio plezurigas nian egoon tiom longe kiom ni ne bezonas konfrontiĝi kun la gojoj (la neesperantanoj), tiom longe kiom ni konsideras esperanton nobla hobio aŭ eĉ nur ludileto. Sed por personoj kiuj konsideras la lingvon parto de si aŭ sian esperantlingvan verkadon parto de sia pandona laboro, tio ne sufiĉas."

Rebatinte pliajn misinformajn detalojn, c-ano Minnaja venas al komparo:
"Kamaĉo/Camacho (la dekomencan esperantigon li rezignis je sia tridekjariĝo) diras, ke Silfer malmodestas, kaj Camacho estas homo honorinda (kaj modesta?). Li verkis kontraŭ Silfer kaj lian edzinon misgustan pamfleton aspirantan al nivelo de satira verko. Kia seniluziiĝo legi tion el la plumo de virindefendanto, se kredi sincera la mirindan <Monologo kun Mediteraneo>! En la pamfleto la virino estas prezentata sen propra personeco, ĉiam post la baskoj de sia edzo, kvazaŭ la kanton de la sklavo ŝi kantus plu sursofe; nu, kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio kaj evidente, pikareske kaj pitoreske mismaskita maskleco ankoraŭ daŭre subfonas en Camacho. Nu, temas pri fikcio, kaj iom da malvero ne estas danĝero (mi tamen ne scias kiel reagus la aŭtoro se tian pseŭdosatiraĵon oni direktus kontraŭ lian edzinon: najbaro ne ĝemas kiam boto nin premas). Sed Camacho diras, ke Silfer malmodestas, kaj Camacho estas homo honorinda (kaj modesta?). Efektive Silfer ofte ripetas pri propraj pozitivaj rezultoj, ja ĉiu vulpo sian voston laŭdas. Kompare, en du sinsekvaj numeroj [de la periodaĵo redaktata de Camacho] troviĝas 38 (tridek ok!) paĝoj festantaj panegire la naskiĝon de la ibera grupo; nu, tio memorigas pri la evangeliaj pajleroj kaj traboj. Sed finfine, nenio kritikinda, temas pri samgrupanoj, kaj simio al simio plaĉas pli ol ĉio. Cetere, subtere kaj partere, sin oni gloras plurmaniere. Estas tiuj kiuj abundas per mi-oj, estas tiuj ade kaj ripete celebrantaj siajn sukcesojn, tiuj kiuj akiras de siaj amikoj grandlaŭdajn prefac(i)ojn, postparolojn kaj recenzojn al siaj verkoj, tiuj kiuj blindigas siajn legantojn per la brilo de la blanka papero en paĝoj kie nur en alta maldekstra anguleto rampas kelkaj presitaj duonlinioj. Oniĝus la paĝonombro, se pli ekonomie tipografie mastrata. La rekordo estas la aperigo sur du vidalvidaj paĝoj de unuvorta dulingva poemo; la tuta esperanta teksto estas kvarlitera (ne kvarversa, ne kvarvorta: kvarlitera) [en poemaro de Camacho, eldonita en 2004]. Laŭ Auld poemo estas koito kiu ne okazis, kaj inverse koito estas poemo; leganto juĝos. Pri ĝia aŭtoro, eble la celo lin konsumis, aŭ la kelon li konsumis. Sed Camacho diras ke Silfer malmodestas, kaj Camacho estas homo honorinda (kaj modesta?). Eble li povus iĝi bonega poeto, redaktoro kaj eseisto se li fortranĉus siajn galaĵojn kontraŭ poetaj, redaktoraj kaj eseistaj kolegoj, kiuj praktikas sian (kaj lian) metion ne pli malbone ol li, laŭ la juĝo de la publiko kiu premias per aĉetado."

La komparado daŭras en pliaj alineoj, kaj la artikolo finiĝas per "saluto kaj bondeziro al Beletra Almanako, ke ĝi sukcesu atingi sen pluaj agresoj (eventuale kun pardonpetoj) la longan vivon de la frat(in)a Literatura Foiro".

Gratulon al c-ano Carlo Minnaja por lia eseo, ĉi-supre resumita, kaj pro la utila argumentado kaj pro la stila majstreco.

[HeKo 565 2-A, 23 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0573 s s