Esperanta Civito

Perla Martinelli ne partoprenos en akademia baloto

Sen. Perla Martinelli, membro de la Akademio de Esperanto, ne partoprenos en la okazanta voĉdonado pri la 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. D-ino Martinelli formale anoncis sian intencon al la Akademia estraro, aldonante ke ŝi klarigos sian decidon per detala komuniko tra la gazetaro.

La komuniko fakte estas interesa lingvofilozofia eseo, kiu aperos premiere sed ne ekskluzivece en la revuo "Literatura Foiro" n-ro 225 (februaro 2007): tio konsekvence signifas ke la eseo ne povos plu influi la voĉdonantojn, evidente ĉar la akademianino taksas sian vidpunkton jam sufiĉe konata al siaj gekolegoj, kaj ŝia nuna intenco estas kontribui al la kompreno ekster la akademia rondo.

La diverĝo inter ak. Martinelli kaj la propono de Oficiala Aldono liverita de ak. Wennergren koncernas esence la labormetodon. Tiun diverĝon ŝi klarigas per listo de kontrastaj elementoj. Ekzemple, la normiga procedo de la propono estas preskriba kaj ekskluda; dum la normiga procedo subtenata de ak. Martinelli estas priskriba kaj integriga.

La koncerna numero de LF estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 320 3-A, 4 jan 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1183 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.1579 s s