Esperanta Civito

La transnacia eskalado de László Szilvási

Izolite en la hungara Esperantio pro gravaj konfliktoj kun la landa asocio de UEA, kaj "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito pro kalumnioj tra siaj komunikiloj, László Szilvási grimpadas per transnacia taktiko, kun la protekto de homoj en aŭ ĉirkaŭ Roterdamo.

La homo asertinta ke "UEA povas ekzisti sen la estraro, sed ne povas ekzisti sen la Centra Oficejo" (2001) estis lastatempe gasto de longa intervjuo en la organo de UEA mem, kie li prezentiĝas kiel la guruo de la merkatiko (efektive li ne estas la sola kun tia bedaŭrinda sinteno, en Esperantio).

Verŝajne la intervjuo farita de Fabricío Valle ne estas ero de la ne plena kontenteco de la UEA-estraro "pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajperaroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA", laŭ oficiala komuniko de prezidanto Mark Fettes. Tion oni rajtas supozi ĉar la ĝenerala direktoro Osmo Buller ĵus anoncis ke:

"La fama movada ĵurnalisto, organizanto kaj entreprenisto László Szilvási traktos du temojn. Sub la titolo "Ĉu asocioj bezonas membrojn?" li parolos pri la nuna stato kaj perspektivoj de neprofitcelaj kaj neregistaraj organizaĵoj en la interreta epoko. En sia dua prelego li analizos spertojn kaj problemojn de la amasa instruado de Esperanto en Hungario."  La prelegoj okazos dum la "Malferma Tago" en la sidejo de UEA en Roterdamo, fine de novembro 2014. Rimarkinde, ke pri la amasa instruado en Hungario s-ro Szilvási ludas marĝenan rolon, specife en rilato kun la hungara diplomfabriko.

Se daŭras tiel, ĉu la sekva paŝo estos nova redaktoro de revuo "Esperanto", rezidanta en Hungario?

Kombiniĝas al la supraj la fakto, ke la entreprenoj de László Szilvási lastatempe ŝajnas enplektiĝi en transnaciaj projektoj: kiel hungara partnero en virtuala platformo, kie hazarde mankas HEA, ekzemple?

Eskaladi estas normale por entreprenisto. Sed ekzistas sojlo, ĉe kiu ĉesas la entreprenisto kaj ekas la mafiulo. Tiun sojlon László Szilvási transpaŝas, kiam li minace admonas junulon ne informi pri la literaturaj kafejoj en Budapeŝto. Metafore: ekde tiu momento la M de grimpo migras al alia vorto, kaj restas nur gripo; kiu kompreneble povas bezoni terapiajn antikorpojn.

[HeKo 565 4-B, 25 sep 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0557 s s