Esperanta Civito

Esperanto-Tago en biblioteko de Malago


La Esperanto-Domo en Andaluzio realigos Esperanto-Tagon, kunlabore kun Esperanta PEN-Centro, koincide kun la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko.

Sabaton 11 oktobro 2014 en la biblioteko de Málaga-Pedregalejo okazos la oficiala livero de la unua stoko da beletraĵoj, laŭ pli frua interkonsento kun la lokaj instancoj. Sekvos tri prelegoj pri tradukarto, fare de profesoroj Josep María Terricabras (kataluna literaturo), Jean-Frédéric Brun (okcitana literaturo) kaj Giorgio Silfer.

Prof. Terricabras prezidas la Komitaton de tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia; li estas ankaŭ parlamentano de Eŭropa Unio. Prof. Brun prezidas la Okcitanan PEN. C-ano Silfer prelegos pri "La kvar modeloj de literatura traduko en esperanto".

Posttagmeze prelegos c-ano Bertil Nilsson, tradukinto de pluraj svedaj klasikaĵoj, kaj c-ino Perla Martinelli, kuntradukinto de "Dekamerono".

Celebre pri la dua datreveno de la inaŭguro de la Esperanto-Domo, Esperanta Naturamikaro organizas promenadon en dimanĉo, kaj vespere invitas la kvartalanaron al la prezento de "El fantasma de la enamorada", fare de Teatro del Lazzi, en la aŭlo de la apuda liceo.

[HeKo 566 2-B, 1 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0526 s s