Esperanta Civito

La alia flanko de la kata...luno

Pri la lingvaj rajtoj en Katalunio ekzistas alia versio, probable ne plaĉa al Kataluna Esperanto-Asocio, sed eble jes al Hispana Esperanto-Federacio; almenaŭ al kelkaj fervoruloj en ambaŭ societoj.

Tiun version prezentis hodiaŭ en Bruselo, dum gazetara konferenco ĉe la EU-parlamentejo, deputitoj de opoziciaj partioj, kadre de Katalunio: Fernando Maŭra kaj Mate Pagaza de Unuiĝo-Progreso-Demokratio, Javier Nart de Civitanoj. Asistis fakulino de la Barcelona Universitato, Sonia Sierra.

La surpodianoj esence plendis pro "la privilegia majoritatigo de la kataluna en la publika instruado, kun klara diskriminacio kontraŭ la kastilia," kiu tamen estus la gepatra lingvo de 55% de la katalunianoj; la katalunlingvaj denaskuloj estus nur 34% kaj ekzistus 11% da denaskaj alilingvanoj (ŝajnas ke la ĉina estas la tria lingvo en absolutaj ciferoj).

Laŭ la opoziciaj politikistoj, en Katalunio ne eblas kleriĝi en la kastilia, krom se "oni pagas mil eŭrojn monate en privata lernejo". Nur la gefiloj de la katalunisma elito faras tion, ili denuncis.

La korespondanto de "Heroldo de Esperanto" demandis pri la lingva situacio en la aliaj iberiaj regionoj kie la kataluna estas parolata.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 566 7-A, 7 okt 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0641 s s 
  Total: 0.0814 s s