Esperanta Civito

Naturamikaro ekspansias ĝis insuloj


La komitato de Esperanta Naturamikaro kunvenis hodiaŭ ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago sub la prezido de sen. Julio Herrero. Partoprenis ĉiuj gekomitatanoj, ekscepte de la vicprezidanto, senkulpigita.

La komitato konstatis ke la rilatoj kun la Naturamika Internacio bone evoluas, kaj flanke de la centralo en Vieno, kaj flanke de ĝia reprezentejo en Bruselo: kun ambaŭ renkontiĝis lastatempe niaj aktivuloj.

Interesa kaj ĝojiga novaĵo estas, kadre de la kresko de la membraro, la traktata interkonsento kun tuta naturamika grupo en hispana insulo: Vizito de la sekretario, c-ino Perla Martinelli, kun eventuala semajna intensiva esperanto-kurso, okazos fine de novembro, laŭ invito de tiuj novaj aliĝintoj.

Lingvokursoj estas planataj ankaŭ en Malago (intensiva semajna, 10-14 novembro) kaj en Sevilo (enkonduka, 13 decembro). La unua kunlabore kun la societo "Marbordo de la Suno", la dua kunlabore kun Ateneo Popular de Sevilo.

ENa estas informita de fondumo Pro Esperanto kiel regio, ke ekde novembro la Esperanto-Domo estos luebla plentempe de eksteraj klientoj. Se ne efektiviĝos tuj la projekto de ripozdomo, eblos ankaŭ laŭsezona luigo.

[HeKo 567 3-B 15 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0574 s s