Esperanta Civito

Giorgio Silfer: alia Esperantio eblas


"La Ondo de Esperanto" intervjuas (n-ro 1:2007)

Giorgio Silfer estis elektita kiel Konsulo, nome prezidanto, de la Esperanta Civito por 2007–2011 per baloto okazinta samtempe en pluraj kontinentoj, kie kandidatis tri listoj kun propraj simboloj kaj konkurencaj programoj: la gajninta listo, kiun li gvidis, atingis du trionojn de la esprimitaj voĉoj. Kion signifas ĉi tiu sukceso?

Unuavice la venkon de la Nova Maldekstro en Esperantio: progresema, ekologiema, sed ne klasbatala. La Alvoko por Nova Maldekstro (aŭgusto 2004) estas fakte la ideologia platformo de la Verda Listo, kies ĉefkandidato mi estis, kaj kiu atingis la de vi menciitan procenton. Vidalvide al la krizo de tio, kio restas el la iama laborista movado, estas probable ke dum la venontaj jaroj firmiĝos nova opinimovado, aktiva per kaj por esperanto en pluraj kampoj (mondialismo, lingvaj minoritatoj, Monda Socia Forumo, Tria Mondo, rajtoj de la virinoj ktp), sed ekster la anarkiisma SAT kaj ekster la politike indiferenta UEA.

Renato Corsetti, elektita en 2001 kiel prezidanto de UEA fare de kelkdeko da komitatanoj laŭ unu sola, blokita listo, difinis sin “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj”. Kaj vi?
Mi estas esperantisto, kaj Corsetti neniam estis mia prezidanto, se escepti la monatojn (en 1972-1973) kiam li prezidis TEJOn kaj mi estis TEJO-ano. Jure, la Konsulo estas la prezidanto de ĉiuj individuoj kiuj havas la Esperantan civitanecon, inkluzive de tiuj kiuj ne voĉdonis por li kaj lia programo.

Kiun lokon en tiu programo okupas la rilatoj kun UEA?
Temas pri segmento ene de la rilatoj kun la establoj uzantaj esperanton, pri kiuj ne okupiĝos rekte la Konsulo, sed la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey: ŝi interalie vizitas ofte la UEA-kongresojn, kiel korespondanto de "Heroldo de Esperanto". La Konsulo okupiĝos specife pri la rilatoj kun subjektoj ekster Esperantio.

Bone, sed ĉu vi povus klarigi ion pri la strategio de la Civito vidalvide al Universala Esperanto-Asocio?
UEA estis invitita al ĉiuj forumoj kiuj kondukis al la promulgado de nia Konstitucio: 1998, 1999 kaj 2001. Alvenis neniu oficiala reprezentanto kaj neniu kontribuo, male ol faris SAT, kiu eĉ prezidis du el tiuj forumoj. La sinteno de la Civito al UEA dependos de UEA mem. Mi opinias ke kun la UEA-anaro kaj la landaj asocioj ne ekzistis kaj ne ekzistos problemoj. Samtempe mi konscias ke en Internacia Esperanto-Ligo (rebaptita kiel Universala Esperanto-Asocio en 1947) ekzistas du malgrandaj cirkvitoj, kiuj klopodas stiri ĝin laŭ la propraj interesoj. La unua estas la heredantoj de la tradicia finvenkismo, kiuj strebis modernigi la strategion de UEA, ekde la Deklaracio de Tyresö ĝis la Manifesto de Prago. Kiel raŭmisto mi opinias (kaj la faktoj konfirmas) ke ili eraras, sed mi respektas generacion, kiu kapablis produkti vidpunkton. Dua malgranda cirkvito konsistas el homoj iom pli junaj, kiuj tamen produktis neniun vidpunkton, krom la opinio ke la centra oficejo estas pli grava ol la Estraro kaj la Komitato (mi uzas la majusklojn inverse ol ili). Temas pri cirkvito, kiu estas tre konfliktema, ankaŭ laŭ la eventoj en UEA dum 2001-2004. Kaj se Afriko turnis la dorson al UEA en 2006, tio estas “merito” de tiu cirkvito. Evidente ĉi-lastan cirkviton mi ne respektas, ĉar ĝi faris kaj faras nenion pozitivan por Esperantio ĝenerale kaj por UEA aparte. Fakte UEA bezonas tute novan generacion, trian cirkviton kiu kapablus regeneri ĝin. Sed tian mi ne vidas; ĉu vi?

La polaj eventoj”, pri kiuj la Civita Senato starigis esplorkomisionon, kaj aliaj faktoj ŝajnas indiki, ke laŭ la Civita medio UEA havas ion por honti en sia ĵusa pasinteco. Ĉu tio ne povas influi negative al la dialogo, same kiel influas negative aliaj pure personaj antaŭjuĝoj, ĉe la de vi formulitaj cirkvitoj?
Ne temas pri kvazaŭa suspekto, sed pri efektiva certeco, bedaŭrinde. Vi do tuŝas realan problemon, kiu ne fontas el personaj antaŭjuĝoj, sed el faktoj. Laŭ la erara supozo, ke la divido en blokoj daŭros almenaŭ dum la tuta vivo de la koncernatoj, la Tyresö-generacio parte kompromitiĝis kun la iamaj orienteŭropaj reĝimoj. Kaj notu bone, ke ne temas pri la akuzoj de Lapenna en la 1970aj, sed pri eventoj en la 1980aj, eĉ nekonataj de Ivo Lapenna. Siaflanke, la raŭmistoj ne petas lustracion, sed almenaŭ la historian veron. Zamenhof difinis la internan ideon antaŭ cent jaroj en Ĝenevo, “Frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”; li ne uzis la vorton “paco”, kiu por multaj nunaj esperantistoj (ekzemple, la nuna redaktoro de la UEA-organo) estas sinonimo de ajna trankvilo, eĉ je la prezo rezigni pri justeco kaj vero. Ĉi tie situas fundamenta etike-kultura diverĝo inter finvenkismo kaj raŭmismo, fakte. Neniu dialogo eblas, sen la supero de ĉi tiu diverĝo.

Kelkaj bedaŭras, ke vi utiligos vian tempon por la Civito anstataŭ verki. Kion vi opinias?
Kelkaj nek rimarkas ke mi daŭre verkas, ne nur esperantlingve (certe, se ili traspuras nur “blogojn” en la reto, anstataŭ legi presaĵojn…), nek volas ke mi disvastigu esperanton, evidente. En la unua kazo, ĉe kelkaj mankas okulvitroj; en la dua kazo, ĉe la samaj malsufiĉas la amo al nia lingvo.

Kiu estas, laŭ la nova Konsulo, la plej urĝe solvenda problemo en Esperantujo ĝenerale kaj en la Civito aparte?
En la malnova Esperantio, kie la individua plejmulto estas finvenkisma, jam mankas la fido en la fina venko, sed neniu kuraĝas diri: “ni eraris” — ŝajne oni preferas administri la lastan etapon ĝis la “fina malvenko”. En la nova Esperantio, kie ĉiuj individuoj estas raŭmistoj, temas pri kuro kontraŭ la tempo: ĉu sufiĉe rapide ekzistos tio, kio garantios la transvivon de esperanto en la nuna jarcento? Ja finfine la Civito ekestis tiucele. Bonvena estas ĉiu deziranta helpi por plenumi tiun celon.

[HeKo 320 5-A, 6 jan 07]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1559 s s(23 Requests)
  PHP: 0.1053 s s 
  Total: 0.2612 s s