Esperanta Civito

TEJO akiris gravan internacian postenon


Trideko da internaciaj junularaj organizoj elektis reprezentanton de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo al la plenum-komitato de ICMYO, la plej grava kunordiga konsilio de tiaj NROj.

La elektito nomiĝas Fernando Maia jr. Li estas brazila aktivulo, prezidanto de landa sekcio de TEJO. Li ricevis pli da voĉoj ol la kandidato de la monda skolta movado, kaj same multe kiel la potenca YMCA. L

La sukceso rezultas el multjara aktiveco de KER - Komisiono por Eksteraj Rilatoj de TEJO, kun kvindeko da kunlaborantoj en diversaj landoj. KER ekzistas de kvindeko da jaroj, unue kiel NEJO-komisiono (pri neesperantistaj junularaj organizoj), lanĉita de Hans Bakker, poste kiel KER. Inter ĝiaj sukcesoj estas la kontakto kun eŭropuniaj instancoj, el kio fontis rimarkindaj subvencioj por TEJO.

La nuna TEJO-komisiito pri eksteraj rilatoj estas Francesco Maurelli.

[HeKo 567 6-A, 31 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0398 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0832 s s