Esperanta Civito

IstvŠn Nemere 70-jara


Ni festas hodiaŭ ne nur la 70an naskiĝtagon, sed ankaŭ alian jubileon: István Nemere, la plej fekunda verkisto en la hungara literaturo (pli ol sescent libroj), parolas esperanton de duona jarcento.

En sia verda vivo dum la 1960aj, c-ano Nemere pioniris en la denaskismo, organizante prarenkontiĝojn de esperanto-familioj. Li mem havis esperantan familion, loĝante en Pollando: lia filino edukiĝis ankaŭ en la transnacia lingvo.

Fakte Nemere vivis en du landoj (Hungario kaj Pollando), en tri lingvoj (hungara, pola, esperanta) kaj en du epokoj: antaŭ kaj post la orienteŭropa mutacio, sekve de la falo de la berlina muro. En Pollando, kie li laboris en biblioteko de la kopernika urbo, ekis lia arta kariero, interalie en esperanto. En nia lingvo komence li estis konata kiel avangarda kaj amara poeto, ekzemple per "Se mi mortos", premiita en la Patrolkonkurso 1972.

Al Hungario li revenis jam kiel profesia verkisto, prozanta nacilingve sed forte ligita al la esperanta komunumo. En la 1980aj, kun Ernesztina Lörincz kaj István Mészáros (tamen ne la marksisma filozofo, eĉ se tio bele kongruus kun la origino de Ernesztina, filino de oficiro el la kontraŭa armeo...) li fondis entreprenon por disvastigi siajn librojn, precipe la esperantajn. Naskiĝis tiam la fenomeno de la Nemere-kluboj, kiuj propulsis lian rolon de "best seller" en Hungario, kvankam la konkurenco malice stampis liajn verkojn "fervoja literaturo", se prunti jam klasikan difinon de R. D. Altick kaj W. Schivelbusch.

La ekonomia kaj socia mutacio de la 1990aj influis lian verkadon tiagrade, ke eblas eskapi la framon de la pseŭdorealismo, deviganta ĉiam identigi lokojn kaj personojn en liaj romanoj. Eble tial Nemere trovis partan rifuĝon en la sciencfikcia produktado. Li restas ambaŭepoke atenta observanto de la ĉirkaŭa socio, pli kiel interesa raportisto ol ironia, eĉ satira kritikanto, male al tiu kies ideala disĉiplo li povintus esti: Sándor Szathmári. La fino de la "socialismus" donas al li la okazon esplori faldojn (kaj faltojn) de la socio je kiu li ne rajtis antaŭe; sed ne pensu pri politika aŭ religia disidentoj, lia esplortereno estas kuriozaĵoj ĉiukaze, ekzemple paranormalaj fenomenoj, preskaŭ ŝamanecaj -- kaj ŝaman(in)on ankaŭ okcidentaj modernaj socioj emas izoli en psikiatria kliniko.

Kune kun Tazio Carlevaro, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer la hungara aŭtoro iniciatis la Esperantan PEN-Centron en 1991. Liaj pozitivaj kontaktoj kun la tiama prezidanto de PEN Internacia, György Konrád, faciligis la taskon de nia delegacio en Santiago de Kampustelo, kie la 10an de septembro 1993 la verkistara mondkongreso agnoskis esperanton literatura lingvo. Samjare ne István mem, sed la legendo de Stefano verkisto, inspiras al lia amiko Giorgio la radiodramon "Triptiko", enscenigotan premiere dum Universala Kongreso en Prago, fare de Bulgara Esperanto-Teatro (julio 1996).

Nome de liaj geamikoj en Esperantio, sincere gratulas Giorgio Silfer.

[HeKo 567 8-B, 8 nov 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0044 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0343 s s 
  Total: 0.0387 s s