Esperanta Civito

La oktobra numero 2014 de "Literatura Foiro"

Poezio aparte abundas en la numero 271 (oktobro 2014) de "Literatura Foiro": krom la uvertura kanzonteksto di Massimo Acciai, revenas post longa tempo la ĉina lirikisto mao zifu (laŭ lia kutimo, minuskle), kiu, spure al Proust, serĉas sian perditan tempon per rigide ritmaj dekunusilaboj. Al li respondas kolekteto de poemoj de Gerrit Berveling, kun histori-mitologia fono. La centrajn paĝojn okupas memora omaĝo al itala poetino mortinta dudektri-jara, post aro da operacioj nesukcesintaj solvi ŝian denaskan kor-difekton. Tia damoklesa spado sentiĝas en ŝia nostalgia liriko.

La eroj rilatantaj al la kovropaĝo rakontas pri argentinano Rodrigo Fresán, kiu en sia romano "Esperanto" havas kiel protagoniston Federico Esperanto, “la ulon kiu ne komprenas”. La eseo kaj la traduko de la koncerna fragmento ŝuldiĝas al Giorgio Silfer.

La historio pri nia literaturo omaĝas al la 150-jara jubileo de ĉeĥo Stanislav Schulhof, kiu pasas de la neofita entuziasmo pri la interhoma lingvo al la pesimismo pri la homa naturo, kun fragmento de planita epopeo, ne multe konata. Etan koncedon al la teatro konsistigas ĉarma noveleto de Clarence Bicknell aranĝita por vo¤a teatra recitado, ludita dum la pasintjara itala kongreso ßuste en la halo de muzeo Bicknell en Bordighera, regiono Ligurio (rolis Giulio Cappa, Maria Rosaria Spanò kaj Carlo Minnaja).

Tra kolega intervjuo ni konatiĝas kun Rogener Pavinski, redaktoro de "Kontakto", kiu respondas demandojn pri la rilatoj de la nuna junularo al literaturo. Longa eseo de akademiano Carmel Mallia rakontas pri Mikiel Anton Vassalli, la patro de la malta lingvo, pri lia vivo kaj pri lia streĉo konduki la maltan popolon al kulturo pere de ĝia lingvo, subpremata de itala, franca kaj angla kulturoj. Ankaŭ ĉi-numere Leif Nordenstorm nin kondukas en religian-filozofian medion, esplorante budhisman klasikan tekston.

Kunon da libroj esploras recenza eseo pri kelkaj aperigoj de la rusa eldonejo Sezonoj. Ĝia komenca celo estis diskonigi la rusan literaturon, ofte marĝenigatan de la okcidenteŭropa kulturo, sed ĝi evoluis al pli vastaj celoj, inter kiuj bonega biografio de Zamenhof.

La kontribuon pri la sepa arto kiel kutime mastras Giorgio Silfer, recenzante turkan filmon "Vintra dormo", gajnintan la orpalman premion ĉe la lasta festivalo de Cannes.

En neimagebla japana muzeo el ceramikaĵoj reproduktantaj per natura grando la plej famajn artajn verkojn, de Mona Lisa de Leonardo el Vinci ĝis la tuta Siksta Kapelo de la Vatikana Muzeo, nin gvidas Michela Lipari; pri fantasta rekonstruo de la “Mortotuko de Torino” historias Armando Zecchin, dum en la tradicia “En vitrino” vi legos recenzojn pri verkoj malsamtemaj el Slovenio, Ĉeĥio, Francio (aparte interesaj la tradukaj kun la originalo vidalvide).

La PEN-novaĵoj, peritaj de Anna Bartek, rilatas al kunveno inter la esperanta kaj la okcitana PEN-centroj, okazinta en Ĉaŭdefono pasintaŭguste, kies prelegoj kaj konkludoj produktos ekstrajn paĝojn en la venontjara LF.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: c-ano Carlo Minnaja. Grafika redaktoro: c-ino Perla Martinelli. Varbekzemplero estas mendebla tra la eldonejo aŭ nia redakcio.

[HeKo 567 9-B, 11 nov 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0702 s s 
  Total: 0.0854 s s