Esperanta Civito

TEJO pli influa en Forumo Junulara Eŭropa


La Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Europa, ĵus okazinta en Cluj-Napoca (Rumanio), akceptis amendon de TEJO por havi siajn kampanjojn en pluraj lingvoj, kaj ne nur en la angla -- kiel okazis ĝis nun. Tiu ĉi sukceso des pli valoras ĉar la estraro de FoJE donis sian kontraŭan opinion antaŭ la voĉdono. Tre helpis la daŭra retumado kaj kontaktado kiujn la TEJO-reprezentantoj (Michael Boris Mandirola kaj Veronika Poór) elstare entreprenis kun ĉiuj aliaj organizoj tie reprezentitaj.

La asembleo aprobis ankaŭ la novan kondutkodon de FoJE, kiu aparte inkluzivas kontraŭon al lingva diskriminacio.

Plia ĝojiga novaĵo estas la elekto de Michael Boris Mandirola en CBMA (Consultative Body on Membership Applications / Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj) de Forumo Junulara Eŭropa. La konsilio, en kiu membras du reprezentantoj el naciŝtataj junularaj konsilioj kaj du el internaciaj junularaj neregistaraj organizoj, havas la taskon trakti la membriĝojn de novaj organizoj, la statusŝanĝojn de la nunaj membroj kaj ĝiajn membrecreviziojn por verki rekomendojn al la membrokonsilio.

La plia atesto pri agnosko de TEJO kiel serioza partnero kaj agadoriĉa organizo, fidinda kaj kunlabora, sekvas multjaran laboron de TEJO en eksteraj rilatoj kaj en multjara aktiva partopreno en plej diversaj agadoj de FoJE: de Ĝeneralaj Asembleoj, laborplanaj diskutoj, renkontiĝoj pri junulara laboro ĝis internacia kunlaboro kun landoj en Azio kaj Afriko.

(fonto: Francesco Maurelli, TEJO-komisiito pri eksteraj rilatoj)

[HeKo 568 4-A, 23 nov 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0188 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0505 s s 
  Total: 0.0693 s s