Esperanta Civito

Provoj de reformo en la lingva Akademio

Propono de statutreformo estas afiŝita en la retejo de la lingva institucio, kiun de 2008 paralelas ne funkcianta literatura akademio. Tiuj proponoj estas anoncitaj de la estraro mem, do subskribitaj de akademianoj Kiselman, Dasgupta, Moon kaj Corsetti.

La ĉefaj punktoj koncernas la daŭron de la akademianeco, kiu fariĝus dumviva, kaj la nombron de la akademianoj. Inter efektivaj (40), emeritaj (pli ol duono el la nunaj), korespondantaj (minimume 20), la membraro atingus rapide centon. Tia elefantiazo rekondukus al la tempoj antaŭ la dua mondmilito. Estas rimarkinde ke aliaj, multe pli gravaj, lingvaj akademioj estas ege pli malgrandaj, proporcie al la respektivaj parolantaroj.

Male, nenio estas dirita pri la jura personeco de la Akademio: sen jura personeco ĝi restus, kaj tial ne povus heredi kapitalon aŭ nemoveblaĵon, interalie. Pli precize, se iu volus legaci al ĝi, la heredanto estus Universala Esperanto-Asocio, laŭ profundiga interpreto de la nunaj (ne modifotaj) artikoloj 26 kaj 27.

Inter la kvalitoj por eniri la Akademion daŭre mankus la posedo de akademiaj titoloj. Kaj kompreneble, la membraro restus tute heterogena pri la koncepto de lingvo, male ol okazas por la malgranda kaj svelta Lingva Komitato de Esperantio, kiu referencas al la art. 7 § 2 de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

[HeKo 569 2-A, 6 dec 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0574 s s