Esperanta Civito

Zlatoje Martinov nova ĉefredaktoro de Literatura Foiro


C-ano Zlatoje Martinov estas la nova ĉefredaktoro de la kultura revuo "Literatura Foiro". Lian nomumon ratifos la ĝenerala Asembleo de LF-koop komence de marto 2015, inkluzive de la propono pri la daŭro de la mandato (tri jarkolektoj).

Pri si mem li skribas: kun la serba kiel ĉefa eduklingvo, magistro pri ekonomiko, publicisto, verkisto kaj tradukisto, nuntempe mi laboras kiel ĉefredaktoro de "Republika", serba magazino pri politiko, socio kaj kulturo. Esperanton mi eklernis en 1971, siatempe aktivis en la jugoslavia Esperantio, nuntempe en la serba. La Esperanta PEN akceptis mian aliĝon en 1998 (samtempe kun William Auld) kaj mi havas la esperantan civitanecon ekde 2008.

La eldonejo samtempe konfirmis c-inon Perla Martinelli kiel grafikan redaktoron.

Gardante la jam konatajn redaktajn politikon kaj stilon, c-ano Martinov invitas ne nur la redakcianojn (kvankam ili ĉiam havu prioritaton kaj eĉ devigon regule kontribui), sed ankaŭ la aliajn kompetentajn legantojn, opinii, diskuti, interŝanĝi diversajn ideojn pri la temoj dum jardekoj traktataj fare de "Literatura Foiro".

[HeKo 569 5-B, 13 dec 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0689 s s 
  Total: 0.0831 s s