Esperanta Civito

La naturamika Esperanto-Domo festis zamenhofe

Agrabla Zamenhofa festo en la naturamika Esperanto-Domo digne fermis la aktivecon de Esperanta Naturamikaro en Hispanio dum la jaro 2014a, kaj utilis por anonci iniciatojn en la komenco de 2014.

Sen. Julio Herrero, prezidanto de ENa kaj de la Esperanto-Societo "Marbordo de la Suno", bonvenigis la ĉeestantojn hieraŭ posttagmeze, speciale la ĵusajn lernintojn de la intensiva kurso ĉe la Esperanto-Domo. Kun ĝojo li povis informi ke, apud la ĵaŭda kurso en alia urboparto, de li mem gvidata, du aliaj intensivaj kursoj disvolviĝos en januaro-februaro, sub la responso de prof. Giorgio Silfer.

Post la ŝatata regaleto, la kulturan programon de la Tago de la Esperanta Kulturo provizis la kamiŝibaja prezento "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj". Por la okazo, c-ano Andrés Martín realigis tradukon al la kastilia, je dispono por akompanantaj edz(in)oj. La verko de Giorgio Silfer vekis grandan atenton.

Apartan momenton oni dediĉis al la plej lasta libro pri Zamenhof, verkita de prof. d-ro hab. Walter Zelazny. Sekvis vizito ĉe la unua katalogita fako en la najbara urba biblioteko.

Estas rimarkinde ke la publiko konsistis plejparte el novaj lernintoj: ja nova esperantista generacio naskiĝas en Andaluzio.

[HeKo 569 6-B, 16 dec 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0594 s s