Esperanta Civito

Sukcesoj kaj fiaskoj en Esperantio 2014

Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito, kaj Anna Bartek, estrino de la blanka opozicio en la Senato, estis intervjuitaj de "La Ondo de Esperanto" pri la plej gravaj sukcesoj kaj fiaskoj en 2014. Jen la respondo de la Konsulo:

Unue mi rigardos en la medio de la Esperanta Civito. Tre pozitiva estis la proceso pro korupto, kiu okazis kontraŭ iu el niaj senatanoj. Kvankam ni bedaŭras ke tiu proceso devis okazi, tamen ni konstatas ke ĝi iris ĝis sia celo en plena respekto de niaj demokrataj normoj. La procesito perdis sian mandaton de senatano kaj sian rolon de listestro, tamen konservis sian civitanecon.

Ĉe la flanko de feminismo ni notas progreson ekster la Esperanta Civito, ekzemple ĉe la paneldiskuto dum ARKONES en Pollando kaj ĉe la blogo “egalecen”, kiu tre objektive kaj avangarde traktas diversajn aspektojn de la temo. La asocio Feminisma Esperanta Movado ĝojas ne plu teni la temon kiel ekskluzivan, kaj daŭre fosas sian sulkon: la revuo "Femina" kaj la Ateliero pri Beletra Kreivo direktita al virinoj. Krome FEM starigis kontaktojn kun Internacia Konsilio de Virinoj kaj estis invitita al ties Eŭropa Konferenco en Malto.

Ni notu ankaŭ la rapidan solvon trovitan por la revuo "Literatura Foiro", post la subita kaj tragika forpaso de ĝia ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski en decembro 2013. La tuja helpo de Carlo Minnaja kaj de Perla Martinelli ebligis la normalan aperadon de la revuo dum 2014, en atendo de nova ĉefredaktoro verŝajne jam preta por 2015.

Fine ni taksas negative la konstantan malkreskon de la kulturaj eventoj dum la UK, kaj ni rimarkas ke tio ne okazis ĉe SAT dum ties Dinana kongreso.

Jen la respondo de Anna Bartek, aŭ Anjo Amika kiel artistino:

Mi aparte ĝojas ke:
– Kultura Centro Esperantista bone progresas kaj eĉ finance bonstatas, post la krizo kaŭzita de ges-roj Rooke (vicprezidanto kaj sekretario en 2012-13);
– la literatura kafejo en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, tre bone evoluas, kun rekorde nombra ĉeestantaro en novembro, kiam gastis verkisto István Nemere;
– la jubilea 30a ARKONES tre sukcesis kun partopreno de pli ol ducent personoj, kaj kun multe da muzikaj programeroj apud la diversaj interesaj prelegoj;

kaj aparte bedaŭras ke:
– la Universala Kongreso en Bonaero estis la malplej sukcesa dum ĉi tiu jarcento;
– la Pasporta Servo [de TEJO] daŭre krizas, malgraŭ bonvolaj klopodoj;
– la nova redaktoro de la revuo "Esperanto" [Fabricio Valle] ne tiel kontentigis la publikon, kiel la [UEA-]gvidantoj esperis.

[HeKo 570 7-C, 25 jan 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0609 s s