Esperanta Civito

Benczik en la 21a literatura kafejo

Tre vigla Vilmos Benczik gastis ĉe la 21a literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, hodiaŭ ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto antaŭ relative nombra (kaj kvalite altnivela) publiko.

D-ro Benczik parolis pri la libreldona agado de HEA, kiam ankoraŭ Hungara kaj ne Hungaria, antaŭ 1990. Pluraj informoj impresis, ekzemple pri grandaj kvantoj da ekzempleroj (milionoj!) destinitaj al Sovetunio. Estas rimarkinda la rolo de HEA kiel pivoto por la Nemere-legokluboj, almenaŭ dum certa tempo. Emfazinda ankaŭ la sukceso de la hungarigoj de du krimromanoj eldonitaj de LF-koop (de Corrado Tavanti respektive Serĝo Elgo), po ducent mil ekzempleroj. Sed la plej granda atuto, almenaŭ finance, estis la unua (dulingva) ilustrita libro pri sekso eldonita en Hungario dum la 1980aj.

Laŭ peto de sen. Anna Bartek, FAR-konsiliano, la personaro afable preparis malgrandan ekspozicion per la HEA-eldonaĵoj ĉe la biblioteko: ŝajnas ke ne multo estas tie, inkluzive de la supre menciitaj titoloj. Strange, ke mankas tiom da varoj, el la "ora epoko" de la butiko en Kenyermezö utca, proksime al la orienta fervojstacio.

La gasto de la venonta literatura kafejo, 19 marto 2015, estos Stefan MacGill: ne kiel vicprezidanto de UEA aŭ prezidinto de ILEI, sed kiel aprezata aŭtoro de didaktika teatro.

[HeKo 571 2-B, 19 feb 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0638 s s