Esperanta Civito

ENa pli forta kaj motivita


Per la enveno de novaj kadroj Esperanta Naturamikaro firmigis sian strukturon, okaze de la hodiaŭa ordinara Asembleo en Malago: c-ano Antonio Vázquez fariĝis la nova kasisto, post s-ino Abad, demisiinta pro malsano; c-ino Alicia Marfetán eniris la Komitaton kiel responsa pri ekskursoj; kaj c-ano Andrea Lago anstataŭas s-ron Palma kiel revizoro.

Restas prezidanto sen. Julio Herrero, vicprezidanto c-ano Herman Deceuninck (responsa pri la retpaĝoj), sekretario c-ino Perla Martinelli. Plia revizoro sen. Giorgio Silfer. Per tiuj elektoj la meza aĝo de la Komitato falas de 67 al 56 jaroj, kaj tiu de la revizoroj de 73 al 57 jaroj. La Asembleo akceptis ankaŭ plurajn novajn membrojn, kun speciala atento al Kanariaj Insuloj, tiel ke oni povas paroli jam pri du referencaj areoj en Hispanio: la afrika insularo kaj Andaluzio. La membraro de ENa tamen situas plej multe ekster Hispanio.

Krom aprobi la raportojn (la jarkalkulo 2014 prezentas modestan profiton de 240,- eŭroj), la Asembleo lanĉis definitive kelkajn projektojn: a) Internacia Naturamika Semajno en Kanariaj Insuloj (fine de oktobro - komence de novembro 2016): manaĝero c-ino Marfetán; b) eksperimenta kurso proponota al la magistrato: manaĝeroj c-anoj Silfer kaj Vázquez; c) projekto de ĝemelurboj (ĝi startos nur se iu loka esperantisto helpos al la prezidanto).

ENa partoprenos per propra delegacio, gvidata de Giorgio Silfer, en la ĉi-jara kongreso de Naturfreunde Internationale.

[HeKo 572 6-B, 23 mar 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0547 s s