Esperanta Civito

La unua LF-numero de Zlatoje Martinov


Eliris akurate la unua numero de "Literatura Foiro" en la 46a jarkolekto, la 273a laŭvice. Ĝi estas ankaŭ la unua ĉefredaktata de c-ano Zlatoje Martinov, kun la grafika asisto de c-ino Perla Martinelli. Ankaŭ ĉi-jare la kovropaĝoj estas dediĉitaj al aŭtoroj kiuj enmetis esperant(ist)on en verkon sian.

Post Miguel de Unamuno kun "Nebulo", Isabel Allende kun "La domo de la spiritoj", Paulo Coelho kun "La alkemiisto", Rodrigo Fresán kun "Esperanto", Thomas Mann kun "La magia monto", jen Jules Verne, efektiva esperantisto (aŭ almenaŭ esperantano), kun "Voyage d'études", kie rolas Nicolas Vanof. Ĉi-lasta fariĝis la pseŭdonimo de la tradukinto, kiu spikumis tra la kvar ĉapitroj elfrancigante la partojn kie nia lingvo estas menciita. Temas pri la dua esperantigo, post tiu farita de István Ertl. Siaflanke Giorgio Silfer eseas pri la romano mem, el kies kompletigo rezultis eble la plej bona verko de Michel Verne, kvankam li elsarkis esperanton el la trunko lasita de sia patro.

Nicolino Rossi poezias jen per melankolia uverturo jen per humura skerco, bazita sur la zamenhofa proverbaro. Marie-France Conde Rey regalas la publikon per specimeno el "Strato de la Malhelaj Butikoj" de la ĵusa Nobel-premiito Patrick Modiano. Julian Modest proponas originalan novelon: "Ani".

La klasika itala literaturo ricevas la atenton de Carlo Minnaja per eseeto pri Giacomo Leopardi, kaj de Perla Martinelli per studo pri la kaloĉaja traduko el Danto.

Zamenhofologio altiras la akutajn meditojn de Armando Zecchin kaj Vinko Oŝlak, dum Massimo Acciai meditas pri "Kio vere estas verkisto?".

Aparte interesaj rubrikoj estas la grafologia debuto de Alga Guernieri pri "Eŭgeno Lanti: skribanalizo"; la kinorecenzo de Giorgio Silfer pri la lasta filmo de Daniel Auteuil; la komiksa medaliono pri "Mafalda, juna kvindekjarulino".

Kiel kutime LF proponas plurajn librorecenzojn: pri "Vojaĝo al kuniĝo" de Darik Otira okupiĝas Sara Spanò; pri la svedlingva novelaro "Serĉi loĝejon en grandurbo" skribas Siv Burell; pri "Poezio el ĉiuj ĉieloj", redaktita de Giuseppe Campolo, komentarias  Giuseppe Gradella kaj Rita Donatelli.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 572 8-B, 28 mar 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0607 s s