Esperanta Civito

Mihalkov pri "La tragedio de l' homo"


En la hodiaŭa literatura kafejo zorge de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto gastis verkisto konata sub du nomoj: la bulgara Georgi Mihalkov kiel eseisto, la esperanta Julian Modest kiel novelisto. Li dediĉis sian atenton al "La tragedio de l' homo", traduka ĉefverko de Kálmán Kalocsay kaj originala ĉefverko de Imre Madách.

Sen. Mihalkov parolis pri la sorto de tiu filozofia dramo, ekde ĝia apero (1862) ĝis la nuntempo, inkluzive de hungaraj kaj eksterlandaj enscenigoj. La teatraĵo prezentas la evoluon de la homa socio tra la epokoj, eĉ futurologie.

La atenta aŭskultantaro aprezis la prezenton pri la solvoj eltrovitaj de Kalocsay en la du tradukoj (1924 kaj 1965, antaŭ kvindek jaroj), kiujn interalie pristudis faklaboraĵo de Katalin Nagy, studentino de István Szerdahelyi (vidu en "Literatura Foiro" n-ro 42). Ne mankis komparo al ĝia varianto originale esperanta: "Sonĝe sub pomarbo" de Julio Baghy.

La gasto de la venonta literatura kafejo, ĉiam sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, estos sen. prof. Walter Zelazny. Enkondukos kiel kutime la PEN-vicprezidanto, c-ano d-ro György Nanovfszky. La literatura kafejo disvolviĝos ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, 21 majo 2015.

[HeKo 753 1-B, 8 apr 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0561 s s