Esperanta Civito

Norda Legacio inaŭgurota en Stokholmo


Hieraŭ la kooperativa asembleo akceptis unuanime la aliĝon de la Esperanta Civito al Solidaritet-Huset (Solidar-Domo) en Stokholmo. La Civiton reprezentis c-ano Bertil Nilsson.

Sekve de tiu decido, formaliĝas la kreo de Norda Legacio, kiu estos inaŭgurita okaze de Socikultura Semajnfino ĉe la Solidar-Domo, 27-28 junio 2015, fare de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey. Dum la aranĝo Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer prelegos pri tri esperanto-pioniroj de transnacia solidareco: Hector Hodler, Pierre Ceresole, Edmond Privat. Muzikan matineon proponos nia kantistino Anjo Amika.

La Konsulo decidis transloki la parlamentan sesion de Upsalo al Stokholmo (26 junio 2015), por ke la kunsidoj okazu ĝuste en la Solidar-Domo, subtene al la nova legacio. La Norda Legacio prizorgos la koncernajn taskojn en Nordio kaj baltaj respublikoj: Estonio, Latvio kaj Litovio ne estos plu en la teritoria respondeco de la Orienta Legacio en Budapeŝto. Al ĉi-lasta tamen aldoniĝas Turkio kaj Israelo.

[HeKo 573 2-C, 10 apr 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0562 s s