Esperanta Civito

Tago de intergeneracia estimo


La Esperantianoj celebras la Dekkvaran de Aprilo kiel Memortagon de ĉiuj Pioniroj.

Frato Melquíades skribis en 2013 ke "Pioniro estas la disvastiganto de nova ideo aŭ idealo, renkontanta reziston kaj eĉ persekuton. Sed kiel la bona arbo donas bonajn fruktojn, la bona ideo aŭ idealo estas destinita al sukceso, al venko. Do ne indas batali kontraŭ ĝi, ĉar estus kvazaŭ batali kontraŭ Dio, aŭ kontraŭ progreso." Li tamen aldonis tuj: "Ni atentu, ke la pionirado ne nepre kupliĝas al la venko. Tio jam riskas generi miton, la miton de la fina venko, fakte. La ĉefa valoro de pionirado ne estas “atingi la celon en gloro”, sed malkovri ke vere ekzistas la celo. Kaj por tiu celo inventi ion novan."

La 14an de aprilo ni memoras pri forpasintoj: nome ni honoras homojn kiuj kontribuis al la progreso, sed jam ne povas travivi ĝin. Se ni ne konis ilin persone, nia sento oscilas inter abstrakta simpatio kaj danka admiro, kiel al Zamenhof kiu donis al ni la lingvon, aŭ al la poetoj kiuj igis ĝin arta perilo. Se ni konis ilin persone, ni pensas pri ili ankaŭ kiel parto de nia vivo, tiel ke ili plu vivas danke al nia penso.

La 14an de aprilo ne estu tago de kondolenco, sed de intergeneracia amo. Certe ne mankis eraroj ĉe niaj antaŭuloj, same kiel ne mankas eraroj ĉe ni; sed ni bezonas memori ilin pro iliaj virtoj, se ni esperas ke niaj posteuloj memoru pri ni kun estimo.

Giorgio Silfer,
vickonsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 573 3-C, 14 apr 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0527 s s 
  Total: 0.0664 s s