Esperanta Civito

Heroldo analizas la situacion en UEA


La kvara numero de "Heroldo de Esperanto" en la 91a jarkolekto analizas la delikatan momenton de Universala Esperanto-Asocio: ĝia Estraro (specife ĝia prezidanto) devas trovi novan ĝeneralan direktoron, decidi ĉu redungi aŭ maldungi la ĉefredaktoron, kreskigi la membraron... Kiel solviĝos la dilemo? Du kolumnoj de HdE donas la parolon al Fabrício Valle, kiu argumentas pri sia vidpunkto.

Venas de ekster Eŭropo la martaj novaĵoj: 8a Mezorienta Kunveno en Tunizio, meze de krizo en la islama mondo; 11a Internacia Himalajja Renkontiĝo en Nepalo, nur du monatojn antaŭ la katastrofa tertremo; premio al la ĉina doktoro Disheng Wang; kaj Cignokanto en Japanio...

Poeto Jarlo Martelmonto rakontas pri sia rilato kun Martinus. Stefan MacGill gasto ĉe la Literatura Kafejo en Budapeŝto. "Karma", nova KD de Vinilkosmo. Fragmentoj pri la dua mondmilito.

Speciala paĝo estas la lasta, dediĉita al la temo "Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa modelo por Esperantio", kie oni klarigas da diferencon inter la du organizaj modeloj, el kiuj la unua estas aplikita en ĉiuj internaciaj esperanto-organizoj, la dua nur en la Esperanta Civito. Kun provokaj konsideroj: "Federismo solvas dilemon pri neŭtraleco", "UEA: ĉu federigebla?" aŭ "Burokratio: ĉu plu?".

La trisemajnan informan gazeton pri la esperanta mondo posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 573 4-B, 16 apr 15]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0577 s s