Esperanta Civito

PEN Internacia pri la 31a Homa Rajto

En minora tono, sed ĉiam tre agrabla la 47a Internacia Konferenco de Poezio, disvolviĝanta en Bledo zorge de la Slovena PEN-Centro, al kiu PEN Internacia adjudikis la kunordigon de sia Pac-Komitato. Same kiel okazas por la Tradukarta kaj Lingvorajta Komitato, adjudikita al la Kataluna PEN, la financaj rimedoj lamas, kio speguliĝas en la organizado.

Mankis gravaj verkistoj inter la ĉi-jaraj gastoj, sed la membroj de la Pac-Komitato mem abunde debatis pri temoj ligitaj al literaturo kaj pacperado. La hodiaŭa jarkunveno de la Komitato, sub la prezido de Tone Perŝek, diskutis pri la diskonigo de la Manifesto de Bledo, kiu emfazas la postulon aldoni la rajton je paco al la tridek listigitaj en la Universala Deklaracio de 1948.

La diskuto tamen ne enprofundigis la nunan problemaron, kun militoj fajrantaj precipe en la antikva mondo, de orienta Eŭropo ĝis Mezopotamio, de norda ĝis centra Afriko. Ankaŭ por substreki ĉi tiun politikan malefikecon la delegito de la esperanto-literaturo (sen. Giorgio Silfer) preferis sindeteni pri propono de interna restrukturado.

Marĝene al la konferenco estis aparte agrabla la renkonto de c-anoj Silfer kaj Vinko Oŝlak, kiu ĵus finis novan libron. Ambaŭ prezidintoj de la Esperanta PEN  interparolis pri la stato de nia literaturo kaj pri la kreskanta prestiĝo de esperanto ĉe la nekatolikaj slovenaj kristanoj, kun la specifa bezono verki lernolibron pri nia lingvo por infanoj.

[HeKo 574 3-B, 8 maj 15]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0583 s s