Esperanta Civito

Burundio rande de la abismo?

Post unua individua raporto de c-ano Mushosi Birindwa pri la situacio en Burundio, jen dua individua raporto, tuj post la hodiaŭa ribelo de parto de la armeo kontraŭ la prezidento, Pierre Nkurunziza, dumtempe eksterlande.

Hieraŭ matene pli ol du mil virinoj manifestaciis kontraŭ prezidento Nkurunziza pro la mortigo aŭ enprizonigo de siaj filoj, edzoj, ktp, dum li mem ĉeestis kunvenon de ŝtatestroj de la okcidenta afrika komunumo en Tanzanio, kun la partopreno de la ŝtatestroj ruanda Paul Kagame, la uganda Museveni Kaguta Yoheri, la kenja Uhuhu Kenyatta, kaj aliaj.

Bedaŭrinde ĉirkaŭ 12h00 (loka tempo) iu burundia generalo Godefroid Niyombare anoncis tra radiostacio pri la ŝtatrenverso kontraŭ Nkuruziza, kiu en Dar-es-salamo ne povis eliri el sia hotelo eĉ antaŭ la komenco de la kunveno. La tanzania ŝtatestro Jakaya Morisho Kikwete, kiel la nuna estro de EAC (East Africa Community) forte kondamnis la konduton de la burundia generalo. Nkurunziza ne povas reveni al Burundio ĝis ĉio ordiĝas, sed kiam?

En Burundio la ŝtatrenverso kaŭzas batalon inter militistoj kiuj subtenas kaj tiuj kiuj ne lin subtenas, neniu povas trairi la urbon, personoj enfermiĝas en sia domo, nenio okazas kiel aktivado, homoj riskas morti pro malsato kaj malsano endome, ĉiuj servadoj ne funkcias, ktp. pafikrepitado kaj grenadoj.

Antaŭhieraŭ oni bruligis junulon per arda kaj fajra pneŭo ĉirkaŭ kolo, ĉar li partizanas al la reganta reĝimo. La milito intensiĝas tagon post tago, homoj mortas, mankas nutraĵo, oni ne povas enhospitaliĝi, ŝtataj funkciuloj ne povas labori, nek la trafiko. La flughaveno estas barikadita, neniu aviadilo povas flugi aŭ surteriĝi. Nun la nacia radio-televidstacio estas sub kontrolo de disidentoj.

Hodiaŭ matene je la kvara oni bruligis kvar privatajn radistaciojn interalie BONESHA, RPA. Por ni ĉio estas sombra kaj nenia espero de la futuro, Buĵumburo similas al la ĝangalo, ĉio estas trista. Mi memoras kiam genocido okazis en Ruando 1994, tion preterrigardis la mondo ĝis la amasbuĉado de la minoritata tucia etna grupo, pli ol okcent mil, ĉirkaŭ miliono da senkulpuloj (inter kiuj infanoj, virinoj, ktp) mortis nur pro tio ke ili estis tucioj

Ĉu la mondo ion vidas kaj ion povas fari?

(Mushosi Birindwa)

[HeKo 574 7-B, 15 maj 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0188 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0603 s s 
  Total: 0.0791 s s